Centr-andaj paramoj
ekoregiono
ekoregiono ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj 56′ 17″ S, 78° 34′ 5″ U (mapo)-6.938-78.568Koordinatoj:  56′ 17″ S, 78° 34′ 5″ U (mapo) [+]

Centr-andaj paramoj (Tero)
Centr-andaj paramoj (Tero)
Situo de la ekoregiono

La centr-andaj paramoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj kiuj nomiĝas en tiu parto de Sudameriko : paramoj.

Parama pejzaĝo en Ekvadoro

Priskribo

La ekoregiono okupas areon de 12 173 kvadratajn kilometrojn kaj situas je altaj altitudoj de Andoj, en la sudo de Ekvadoro kaj la nordo de Peruo, inter la arbarolimo je 3 200 metroj kaj la neĝolinio de daŭra neĝo je 4 500 metroj. Apud la plej malaltaj altitudoj la ekoregiono limtuŝas nubarbarojn kaj transirajn arbarojn.

La klimato estas malvarma kaj humida, kun alta precipitaĵo kaj estas tre nuba. Nokte, malaltaj temperaturoj ĝenerale malsuperas 0 °C.

En tiu alt-montara zono troviĝas aliaj similaj paramaj ekoregionoj.

Vegetaĵaro

Tipa pejzaĝo estas kvazaŭ senarba humida arbustetaro kun arbedoj el la genro Ferreyrathus [1] kaj herboj el la genroj Calamagrostis, Agrostis, Hypericum. Oni trovas arbojn el la genroj Polylepis kaj Escallonia [2].

Referencoj

  1. Rodrígues, L. 1996
  2. Ferreyra 1988

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • hispane Ferreyra, R 1988 : Flora y vegetación del Perú. Las 8 regiones naturales. Lima
  • hispane Rodríguez, L. 1996 : Diversidad Biológica del Perú : Zonas prioritarias para su conservación. Proyecto FANPE GTZ-INRENA. Lima.

Eksteraj ligiloj

Neotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj Argentino,  Bolivio,  Ĉilio
NT1002 Centr-andaj punaoj Argentino,  Bolivio,  Peruo
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj Bolivio,  Peruo
NT1004 Centr-andaj paramoj Ekvadoro,  Peruo
NT1009 Zakatonalo Meksiko
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.