Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun cendo (muziko). |
Cendo, aŭ centimo, estas monunuo kiu egalas al (centono) de la baza monunuo. Ĝi ankaŭ indikas la moneron, kiu valoras unu cendon. En Esperanto oni povas uzi la vorton cendo por ĉiu monunuo, kies valoro estas centono de la baza monunuo. Tamen por monunuoj, kies nacilingvaj nomoj ne similas al cendo (aŭ cent), oni ofte uzas esperantigon de la nacilingva nomo.
Etimologie la vorto cendo devenas de la latina vorto centum kiu signifas cent. Monerfarejoj en multajlandoj produktas monerojn valorantajn inter kaj de la monunuo, rezervante monbiletojn por pli altaj valoroj. Tamen, tio multe varias de lando al lando; ankaŭ dependas de la valoro de la baza monunuo. Moneroj de aŭ de la valoro ne estas maloftaj, speciale en kazo de memorigaj moneroj.
Norda Ameriko
En Usono kaj anglalingva Kanado, la 1-cenda monero estas ĝenerale konata per la kromnomo penny, aludante al la brita monero kaj la monunuo de tiu nomo. En francalingva Kanado, la 1-cenda monero estas konata kiel sou.
Cendaj sumoj inter 1 kaj 99 cendoj estas kutime indikataj per la unu aŭ du ciferoj sekvataj per minuskla litero c (1c, 2c), aŭ per cendosigno, kiu estas litero «c» trapikita per suprenstreko aŭ vertikala linio: ¢ (ekz. 1¢, 2¢). La signo ¢ havas la kodon deksesuman A2 en unikodo kaj povas esti skribata kiel ¢ en HTML.
Ne-centumaj sistemoj
Aliaj monunuaj dividsistemoj ankaŭ eblas, kiel ekzemple la malnova sterlinga pundo, kiu ĝis la dekumiĝo en 1971 estis dividita al -ojn (ŝilingoj – s) kaj -ojn (malnovaj pencoj – d).
Ekzemploj
Ekzemploj de monunuoj en la mondo uzantaj cendojn, centimojn aŭ centavojn estas:
- Argentina peso – dividita en 100 centavojn
- Aŭstrala dolaro – dividita en 100 cendojn
- Brazila realo – dividita en 100 centavojn
- Kanada dolaro – dividita en 100 cendojn
- Eŭro de la Eŭropa monunio – la eŭro-moneroj portas la tekston EURO CENT; fakta uzo malsamas depende de la lingvo. La grekaj moneroj havas «ΛΕΠΤΟ» («lepto») ĉe la frontflanko de la 1c monero kaj «ΛΕΠΤΑ» («lepta») ĉe la frontflankoj de la aliaj.
- Honkonga dolaro – dividita en 100 cendojn (la plej malgranda divido cirkulanta estas 10 cendoj)
- Malajzia ringito – dividita en 100 senojn
- Meksika peso – dividita en 100 centavojn
- Latva lato – dividita en 100 centimojn (latve 1 santīms, 2 ĝis 9 santīmi, pli da santīmu)
- Litova lido – dividita en 100 cendojn (litove 1 centas, 2 ĝis 9 centai, pli da centų)
- Novzelanda dolaro – dividita en 100 cendojn
- Filipina peso – dividita en 100 centavojn (foje ili nomiĝis centimoj)
- la eksa Portugala eskudo – dividita en 100 centavojn
- Singapura dolaro – dividita en 100 cendojn
- Sud-Afrika rando – dividita en 100 cendojn
- Usona dolaro – dividita en 100 cendojn
La Ĉilia peso estis dividita en 100 cendojn ĝis 1984 – ekde tiam la peso ne uzas iun ajn dividon.