Cendejas de la Torre | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19245 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Joaquín Alda Molina (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,89 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 2° 51′ U (mapo)40.980277777778-2.85Koordinatoj: 40° 59′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 971 m [+] | ||
Areo | 14,27 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cendejas de la Torre [+] | |||
Cendejas de la Torre [zenDEĥas delaTOre] (C. de la Turo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas sintiliense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 27 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,89 loĝ/km².
Situo
Cendejas de la Torre situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 972 m super marnivelo; je 62 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 14,27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′49″N 2°51′00″Ok.
Nordokcidente: Cendejas de Enmedio | Norde: Viana de Jadraque | Nordoriente: Baides |
Okcidente: Cendejas de Enmedio | Oriente: Villaseca de Henares | |
Sudokcidente: Bujalaro | Sude: Matillas | Sudoriente: Villaseca de Henares |
Historio
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 560 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 694 loĝantoj en 1930 al 27, tio estis oni perdis preskaŭ la 700 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de la Torre, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de la Torre kie oni falis al la nunaj 27.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.