Cemal Reşit Rey
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1904 (1904-10-25)
en Jerusalemo
Morto 7-an de oktobro 1985 (1985-10-07) (80-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo martira tombejo de Edirnekapı
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Alma mater Conservatoire de Musique de Genève
Familio
Patro Ahmet Reşit Rey
Frat(in)o Ekrem Reşit Rey
Okupo
Okupo komponisto scenaristo pianisto dirigento

Cemal Reşit REY (Turka prononco: [dʒeˈmaɫ ɾeˈʃit ɾej]; 25a de oktobro 1904 – 7a de oktobro 1985) estis turka komponisto, pianisto, scenaristo kaj dirigento. Li estis bone konata pro serio de sukcesaj kaj popularaj turk-lingvaj operetoj por kiuj lia frato Ekrem Reşit Rey (1900–1959) verkis la libretojn.[1]

Li naskiĝis en Jerusalemo kaj mortis en Istanbulo. Li estis unu el la kvin pioniroj de okcidenta klasika muziko en Turkio konata kiel 'la turka kvinopo' en la unua duono de la 20-a jarcento. Elstaraj studentoj liaj estis Yüksel Koptagel, turka komponisto kaj pianisto.

Notoj

  1. Ilyasoglu, Evin (1997). Cemal Resit Rey. Istanbul: Yapi Kredi Yayinlari. ISBN 9753636725.

Bibliografio

  • Aydin, Yilmaz (2002). Die Werke der 'Türkischen Fünf' im Lichte der Musikalischen Wechselbeziehungen zwischen der Türkei und Europa. Europäische Hochshculschriften, Peter Lang Publikigisto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.