Celo povas esti[1]:

  • Objekto, kiun oni penas trafi: "ni volas montri, ke la ĝardeno estas la celo de la flugado".
  • Tio, kion oni penas atingi aŭ plenumi: "gazeto, kiu havas la celon labori por la propagando de la lingvo".
  • Punkto, linio aŭ zono, kiun oni devas pripafi aŭ konkeri: "bombadi nemilitistan celon".

En teorio de aŭtomata regado celo estas matematike priskribita kiel:

  • Funkcio, kiun oni strebas minimumigi aŭ maksimumigi;
  • Vektoro de stato, oni strebas regi la sistemon tiel ke ĝia vektoro de stato estu egala al tiu.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri celo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Eĉ bagatelo povas servi al celo. 
  • Citaĵo
     Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. 
  • Citaĵo
     Trafi du celojn per unu ŝtono. 

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 184
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-17.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.