Celia Sánchez
Persona informo
Naskonomo Celia Sanchez Manduley
Naskiĝo 9-an de majo 1920 (1920-05-09)
en Media Luna
Morto 11-an de januaro 1980 (1980-01-11) (59-jaraĝa)
en Havano
Mortokialo mama kancero
Ŝtataneco Kubo
Alma mater Universitato de Havano
Okupo
Okupo militisto politikisto

Celia Sánchez Manduley (Media Luna, 9-a de majo de 1920Havano, 11-a de januaro de 1980), estis aktiva revoluciulino kaj partoprenanto en la Kuba Revolucio kaj tre proksima amikino de Fidel Castro. Ŝia patro estis kuracisto. Ekde junaĝo ŝi estis influata de la ideoj de José Martí kaj jam kiel junulino aliĝis al la popola lukto je libereco.

Ŝia decida partopreno estis preparo de la kamparana apogo ĉe Manzanillo al la revoluciuloj, kiuj estis venontaj per la ŝipo Granma kun Fidel Castro kaj Che Guevara. Poste ŝi estis inter la unuaj virinoj kiuj aliĝis al la kastrisma revolucio kaj estris virinan roton. Post la venko ŝi plu havis sian influon, sed ne okupis altajn postenojn.

En 1953 kun sia patro ŝi portis kaj muntis buston ĉe la pinto de la monto Pico Turquino por honorigi la nacian heroon José Martí.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.