Celesztin Pállya | |
---|---|
Busto pri Celesztin Pállya | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1864 en Ĝenovo |
Morto | 15-an de januaro 1948 (83-jaraĝa) en Nagymaros |
Tombo | Megyeri Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Carolus Pallya |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Celesztin Pállya [celestin pAja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pállya Celesztin estis hungara pentristo.
Celesztin Pállya Arkivigite je 2018-07-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de marto 1864 en Ĝenovo (Italio), li mortis la 15-an de januaro 1948 en Nagymaros (Hungario).
Biografio
Celesztin Pállya alvenis en Hungarion en aĝo 5, en Újpest en aĝo 17. Lia desegnaĵo ricevis la unuan lokon en konkurso, helpe de la ricevita sumo li studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1884), en simila lernejo en Munkeno, fine en majstrolernejo de Gyula Benczúr (1889 – 1894) en Budapeŝto. Li studvojaĝis en Italio kaj Germanio. Inter 1892–1894 li pentris la ĉevalojn en Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo). Liaj pentraĵoj (ĝenroj, aĵpentraĵoj, portretoj) estis vaste konataj en la lando. Li ricevis premion en 1929, honoran civitanon de Újpest en 1939. Li estis ĉiofaranto, ekzemple li faris violonon kaj biciklon.
Aprezo
Aprezo de Károly Lyka en 1900: "Celesztin Pállya povus malhavi la plenan homaron. Li faras propramane siajn ilojn, ŝuojn, biciklon, pentradas, kreas mirindan violonon.”
Elektitaj ekspozicioj
- Vieno (1881)
- Arthalo Budapeŝto (1891, 1931)
- Budapeŝto (1906, 1908, 1911, 1919, 1922)
- Debrecen (1932)
Elektitaj pentraĵoj
- Vasárnap délután
- Cigányvásár Kecskeméten
- Falusi út
- Itatás
- Vásárban
- Piacon
- Menyecske
- Virágcsokor (1890)
- Szőlőfürt (1902)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
- busto en Budapeŝto
- stratoj en Budapeŝto kaj Nagymaros
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2018-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-20 per la retarkivo Wayback Machine