Celesteno la 2-a | ||
---|---|---|
165-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Guido di Castello | |
Pontifiko | de 2-a de oktobro 1143 [#] | |
ĝis 8-a de marto 1144 [#] | ||
Antaŭulo | Inocento la 2-a | |
Sekvanto | Lucio la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Città di Castello | |
Morto | 8-an de marto 1144 en Romo | |
Tombo | Baziliko Sankta Johano de Laterano [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Celesteno la 2-a, je civila nomo Guido di Castello, († la 8-an de marto 1144), estis papo ekde 1143 ĝis 1144. Lia oficotempo daŭris nur kvin monatojn kaj 13 tagojn. Li estas entombigita en la Laterano.
Li studis sub Petro Abelardo.
Antaŭ sia mallonga pontifikeco li estis ekde 1127 kardinaldiakono de Sankta Maria in Via Lata kaj ekde 1133 kardinalpresbitero de Sankta Marko. La plej grava ago de lia oficotempo estis la absolvo de la pentopreta Ludoviko la 7-a de Francio kaj la abolicio de la interdikto, kiu kuŝis sur la tuta lando dum tri jaroj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.