Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Scolopax celebensis Riley, 1921 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Celebesa skolopo, Scolopax celebensis, estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. Ĝi estas pli granda ol la Eŭrazia skolopo kaj havas multe pli malhelan plumaron kaj etajn ruĝecajn punktojn.
Tiu specio estas limigita al malsekaj montaraj arbaroj de la insulo Sulaveso en Indonezio. Oni konas malmulte pri tiu specio kaj ties kutimoj.
Referencoj
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater, ISBN 0-7099-2034-2
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Informaro pri Specioj Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.