Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celakantoformaj
Troveblo de fosilioj: Devonio - ĉi-epoko
Latimeria chalumnae
Latimeria chalumnae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso: Coelacanthimorpha
Ordo: Coelacanthiformes
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Familioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj

Celakantoformaj estas klado de fiŝoj simile al celakanto, fiŝo kiu unue koniĝis per siaj fosilioj (ekde la 19-a jarcento). Nur ekde 1938 la scienco eksciis ke efektive celakantoj, precize dirite latimerioj, ankoraŭ ekzistas en la profundaj maroj ĉirkaŭ Suda Afriko, Komoroj kaj Indonezio.

Ili estas interesaj bestoj ĉar ili apartenas al la klado de Sarkopterigoj samkiel la teraj vertebruloj, sed malkiel preskaŭ ĉiuj aliaj fiŝoj.

Taksonomio

En vertebrula disspeciiĝo de la malfrua devonio, posteuloj de pelagaj sarkopterigoj kiel Eusthenopteron montris sinsekvon de adaptiĝoj:
  • Panderichthys, adaptita al koteca malprofunda akvo;
  • Tiktaliko kun membrecaj naĝiloj per kiuj ĝi povis grimpi surteren;
  • Fruaj tetrapodoj en herboplenaj marĉoj, kiel:
    • Acanthostega kiu havis piedojn kun ok piedfingroj,
    • Ichthyostega kun membroj.
Inter posteuloj estis ankaŭ pelagaj lob-naĝilaj fiŝoj kiel la celakantoj.

Oni foje uzas la terminon CoelacanthimorphaActinistia por priparoli grupon de sarkopterigaj fiŝoj inter kiuj estas la celakantoj (Coelacanthiformes). Sekvas klasado de la konataj celakantaj genroj kaj familioj:

Klaso Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso Coelacanthimorpha

  • Ordo COELACANTHIFORMES
    Whiteia woodwardi (Muséum de Toulouse)
    • Familio Coelacanthidae (formortinta)
      • Axelia (formortinta)
      • Wimania (formortinta)
      • Ticinepomis (formortinta)
      • Coelacanthus (formortinta)
    • Familio Mawsoniidae (formortinta)
      • Alcoveria (formortinta)
      • Axelrodichthys (formortinta)
      • Chinlea (formortinta)
      • Diplurus (formortinta)
      • Mawsonia (formortinta)
    • Familio Latimeriidae
      • Holophagus (formortinta)
      • Undina (formortinta)
      • Libys (formortinta)
      • Macropoma (formortinta)
      • Macropomoides (formortinta)
      • Megacoelacanthus (formortinta)
      • Latimerio Latimeria
        • L. menadoensis (Indonezia celakanto)
        • L. chalumnae (Komora celakanto)

Diversaĵoj

Celakantoj estas titolo de poezilibro de Jorge Camacho.[1]

Notoj

  1. Jorge Camacho, Celakantoj, Bero, (Roterdamo), 2004. 117 pp. Kun fina analizo de Mauro Nervi.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.