Cedrolo
Cedrolo
Plata kemia strukturo de la
Cedrolo
Cedrolo
Ebena kemia strukturo de la
Cedrolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • β-Cedrol
  • Cedranol
Kemia formulo
C15H26O
CAS-numero-kodo77-53-2
ChemSpider kodo59018
PubChem-kodo65575
Merck Index15,1913
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka aŭ palflava kristala solido
Molmaso222.372g·mol−1
Denseco1.01g cm−3
Fandpunkto86 °C
Bolpunkto273 °C
Refrakta indico 1,4825
Ekflama temperaturo81 °C
Mortiga dozo (LD50)3200 mg/kg (buŝe)
SekurecoS22 S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH411
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP273, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cedrolo estas seskviterpena terciara alkoholo, senkolora aŭ palflava solido kun karakteriza odoro, trovata en la esencoleoj de la koniferoj, aparte en la genroj Cupressus kaj Juniperus. Ĝi same estis identigita kun la Origanum onites kaj ĝia ĉefa uzo estas en aromaterapio.

Cedrolo estas toksa kaj eble karcinomogena substanco. Eksperimentoj kun cedrolo elmontris ke ĝi forte altiras gravedaj inmoskitoj post kiam ili manĝas, kaj tio estis uzata por kreado de kaptiloj kun cedrolo-logaĵo. Cedrolo kristaliĝas elde la metila alkoholo per nadloj. Cedrolo ne reakcias kun ftalata acido kaj oksidado kun kromiata acido ĝi ne estigas aldehidon aŭ ketonon, sed senhidratiĝas.

Kun formiata acido ĝi produktas la hidrokarbonidon cedrenon. Cedreno estis unue izolita de P. H. Walther en 1841 ekde la cedroleo. En tiu sama epoko li izolis la kristalan alkoholon, kiun li nomis cedrolon aŭ cipresan kamforon. Nur en 1953 la kemia strukturo de la cedreno estis konata.

Reakcio

Reakcio 1

Sintezo de la cedreno ekde la cedrolo
Senhidratigo de la cedrolo al cedreno

Reakcio 2

  • Per agado de la fosfora pentaklorido sur cedrolo estiĝas la cedrila klorido. La klorido, siavice transformiĝas en cedreno per reduktado:
Sintezo de la cedreno ekde la cedrolo
Vojo de la cedreno ekde la cedrolo.

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.