Cecilie Skog | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1974 (49-jaraĝa) en Ålesund, Møre og Romsdal |
Ŝtataneco | Norvegio |
Alma mater | Volda University College |
Familio | |
Edz(in)o | Rolf Bae |
Okupo | |
Okupo | montgrimpanto • polusa esploristo • flegisto • verkisto de nefikcio • mountain guide |
Cecilie Skog (9an de aŭgusto 1974) estas norvega aventuristo el Ålesund. Ŝi studis kaj laboris kiel zorgantino, sed ekde sia montogrimpado al Monto Everest en 2004, ŝi laboris kiel profesia aventuristo, gvidisto kaj prelegisto.
Aŭguste de 2008 ŝi grimpis al K2.[1] Lia edzo Rolf Bae, kiu estis grimpinte kun ŝi al la K2 la 1an de aŭgusto 2008, pereis dum la malsupriĝo kun aliaj 10 montogrimpistoj.
Januare de 2010 ŝi finis la unuan senhelpan trapasadon de Antarkto. Kun Ryan Waters ŝi uzis 70 tagojn, el la 13a de Novembro 2009, al la 21a de Januaro, 2010, por kompleti la pli ol 1800 km longan veturadon tra la kontinento Antarkto.
La sep montopintoj
- Monto Everest, 8848 m (Azio) 2004
- Aconcagua, 6962 m (Sudameriko) 1999
- Denali, 6194 m (Nordameriko) 2001
- Kilimanĝaro, 5895 m (Afriko) 2004
- Monto Vinson, 4897 m (Antarkto) 2006
- Elbrus, 5642 m (Eŭropo) 2003
- Monto Kosciuszko, 2228 m (Oceanio/Aŭstralio) 2006
- Carstensz Piramido, 4884 m (Oceanio/Papuo) 2007
Aliaj aventuroj
- 1996: Blanka Monto 4807 m
- 2003: Shishapangma 8042 m (atinginte 7400 m)
- 2003: Ĉo Oju 8201 m
- 2004: Gronlando, trapasante la insulon oriente okcidenten - 610 km.
- 2005: K2 8611 m (atinginte 7300 m)
- 2005: Suda Poluso, skie el Ross-glacikampo al la poluso en 32 tagoj.
- 2006: Norda Poluso, skie el Insulo Ellsemere al la poluso en 49 tagoj.
- 2008: K2, 8611 m, montopinte la 1an de Aŭgusto kun Lars Nessa. Unuaj norvegoj kiuj montopintis la K2.
- 2009: Gronlando, trapasante la insulon orienten el okcidento - 590 km.
- 2010: Trapaso de Antarkto, el Insulo Berkner tra la Suda Poluso el la Ross-glacikampo en 70 tagoj kaj pli ol 1800 km.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.