Cecile Royer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1876 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Cécile ROYER [rŭaje] (25-a de januaro 1876 en Nuits-Saint-Georges, apud Dijon – 1957 en Parizo) estis franca esperantistino kaj ŝtatoficistino.
De 1903 Royer gvidis multajn kursojn kaj varbis multajn anojn. Ŝi estis vicprezidanto de la sekcio „Latina Kvartalo“. Sekretariino de Presa Esperanta Societo (1906-1914). Ŝi direktis la periodaĵon „Juna Esperantisto“. Sekretariino kaj kasistino de diversaj francaj Esperanto-societoj. Royer verkis artikolojn kaj novelojn kaj tradukis: „Johano de Bloch kaj la Muzeo de Milito kaj Paco" en "Estonta Milito laŭ la instruoj de Johano de Bloch“, 1907.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Cecile Royer en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.