Cebaot
Biblia persono
Epiteto nomoj de Dio en Judismo biblia temo
Informoj
Originala nomo צְבָאוֹת
Eble sama Javeo Dio laŭ kristanismo Dio en Islamo Dio laŭ Mormonismo Dio laŭ Judismo Javeo
Sekso vira

En la hebrea Biblio, Cebaot (hebree צְבָאוֹת) estas epiteto de Dio.

Uzo

La epiteto Cebaot estas uzita kiel Dia epiteto en 1-a libro de Samuel kaj en la libroj de la Profetoj. Ĝi ne estas uzita (krom kiel ordinara substantivo “armeoj”) en la Torao, Libro de Josuo, aŭ Libro de Juĝistoj.

Gnostikismo

En gnostikismo, Cebaot estas nomo de diaĵo, unu el la filoj de la Demiurgo.

Traduko

La hebrea termino estis tradukita kiel Σαβαώθ Sabaōth en la Septuaginto. La Vulgato simile tradukiĝas ĝin kiel Sabaoth. La formo uzata en la Londona Biblio, kies hebrelingva parto estis tradukita de L. L. Zamenhof, estas Cebaot. En sia germanlingva traduko, Marteno Lutero uzis la formon Zebaoth.

En la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, la termino estis tradukita kiel of hosts “de armeoj”.

Etimologio

La termino צְבָאוֹת ṣeḇāʾōṯ estas, etimologie, pluralo de צָבָא ṣāḇāʾ “armeo”.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.