Cavalier d'Arpino | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1568 en Arpino |
Morto | 3-an de julio 1640 (72-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Baziliko sankta Maria de la ĉiela altaro |
Lingvoj | itala |
Familio | |
Patro | Muzio di Polidoro Cesari |
Patrino | Giovanna |
Frat(in)o | Bernardino Cesari |
Infanoj | Bernardino Cesari • Muzio Cesari |
Okupo | |
Okupo | pentristo • konstrua desegnisto • fresco painter • arkitekto |
Verkoj | Presentation of the Virgin at the Temple Adam and Eve Expelled from Paradise Diana and Actaeon Q56006210 |

La vipado, verko de Giuseppe Cesari, la Cavalier d'Arpino, en la preĝejo de San Biagio kaj Carlo ĉe Catinari, en Romo.
Giuseppe CESARI (ĉ. 1568 - 3a de julio 1640) estis pentristo de itala manierismo konata kiel Il Giuseppino aŭ Cavalier d'Arpino (il Cavaliere d'Arpino), ĉar li estis vestonomumita Kavaliro de Kristo (Cavaliere di Cristo) fare de la papo Klemento la 8-a kiu, kun Siksto la 5-a, estis unu el liaj protektantoj.
Giuseppe naskiĝis en Romo, kie li estis metilernanto de Niccolò Circignani. En 1585 li eniris en la Akademio de Sankta Luko. En 1607 li estis por mallonge enprozonigita fare de la papa administracio. Li mortis en Romo en 1640.
Lia verkaro estas ĉefe de religia arto kaj temoj de la klasika antikveco. Lia plej elstara disĉiplo estis Caravaggio, kiu eniris en la ateliero de Cesari ĉirkaŭ 1593-94 kiel pentristo de floroj kaj fruktoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.