Caucaia (Kaŭkaja) estas brazila municipo en subŝtato Cearao. Ĝi apartenas al metropola regiono de Fortalezo, prae tie loĝis indeĝenoj potigvara, pli konataj kiel Caucaias (kaŭkajas). Ĝi konsistas el pli ol 300 mil loĝantoj.
Tie troviĝas la belaj plaĝoj, internacie konataj, Cumbuco (Kumbuko), Icaraí (Ikarai') kaj Tabuba (Tabuba) kun marĉaj marbordoj, dunoj kaj lagetoj. Ankaŭ plaĝoj ĉe marbordo de Kaŭkaja bonas pro akvaj sportoj, precipe surfo, ventosurfo, pendosurfo, ktp. Sur ĝiaj dunoj promenadas aventure kelkaj aŭtomobiloj.
Koordinatoj: 03° 43′ 58″ S 38° 39′ 21″ U / 3.73278 °S, 38.65583 °U (mapo)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.