Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Quinto |
Quinto | |
---|---|
Blazono de Quinto | |
Quinto | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Leventina |
Komunumaro | Quinto |
Koordinatoj | 46° 31′ 8″ N 8° 42′ 18″ O / 46.51889 °N, 8.70500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 8″ N 8° 42′ 18″ O / 46.51889 °N, 8.70500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1002 |
Areo | 75,20 km² |
Alteco | 1011 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6777 |
Komunumkodo | 5079 |
Mapo de Quinto |
Quinto estas komunumo de la Komunumaro Quinto kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1002 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Quinto situas en la Valo Leventina ambaŭflanke de la rivero Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ambri kaj Piotta en la valo okcidente de la rivero, kie nuntempe vivas la plej granda parto de la loĝantaro, kaj la vilaĝoj Altanca, Ronco, Deggio, San Martino, Catto kaj Lurengo kiuj situas oriente supre de la valfundo laŭlonge de la malnova gotarda vojo, kaj la ĉefloko Quinto ĉe la deklivo inter la valfundo kaj la malnova gotarda vojo oriente de la rivero, kaj Varenzo en nordo de la komunumo en la valfundo oriente de la rivero.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 75,20 km², de kiuj 25,8% estas kovritaj de arbaro, 33,9% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Quinto limas en nordo al Tujetsch (GR), Medel (Lukomagno) (GR), en nordoriento al Blenio, en oriento al Faido, en sudo al Prato (Leventina), en sudokcidento al Lavizzara, kaj en okcidento al Airolo.
Sporto
La komunumo Quinto estas konata pro la glacihoketeamo Ambri-Piotta, kiu ludas en la Nacia Hokejligo A kaj jam plurfoje estis svisa hokejĉampino.
Trafiko
Tra Quinto pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2, la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. En la vilaĝo Ambri situas flughaveno de la Svisa Armeo. La stacidomoj Ambri kaj Piotta situas en la valo. La vilaĝoj ĉe la malnova gotarda vojo estas konektita al la publika transportreto pere de poŝtaŭtolinio de Quinto al Airolo. En la valo situas la armea flughaveno de Ambri-Piotta. Nuntempe ĝi servas kiel civila aerodromo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Quinto datiĝas el la jaro 1227 kiel Quinto, ĉar ĝi tiam estis de nordo la kvina vilaĝo sude de Gotardo. Dum mezepoko ĝis al la frua novepoko la vilaĝanoj de Quinto vivis ĉefe de alpopaŝtado. Kiam en la jaro 1882 estis konstruita la gotarda fervojo kaj sekigita la marĉo en la valfundo estiĝis la valaj setlejoj Ambri kaj Piotta kun industrio. En 1920 estis konstruita la baraĵlago de Ritom kun elektrocentralo en la valo.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Quinto
- Ambrì-Piotta (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Quinto – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|