Catbalogan | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 440 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 388 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 47′ N, 124° 53′ O (mapo)11.783333333333124.88333333333Koordinatoj: 11° 47′ N, 124° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 274,22 km² (27 422 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Catbalogan [+] | |||
Catbalogan, [katbalogan] - tagaloge Lungsod ng Catbalogan - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ marhavena kaj komponenta urbo en Filipinoj, en Insulo Samaro, en regiono Orientaj Bisajoj, kie ĝi estas ĉefurbo de Samara provinco (Filipinoj). Catbalogan estas grupigita en 57 distriktoj. Patrono de la urbo estas Apostolo Bartolomeo.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 103 879 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 6700
- telefonkodo: +63 (0)55
- Supermara alteco: m
- Areo: 274 km²
Geografio
Catbalogan situas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo sur ebenaĵo, montetoj kaj montoj laŭ rivero . Calbayog troviĝas 45, regiona ĉefurbo Taklobano 61, Cebuurbo 194, Bacolod 244, Dumaguete 325, Kezonurbo 524, ĉefurbo Manilo 526, Dabao 531, General Santos 631, Baguio 693, Puerto Princesa 709 kilometrojn (aere) .
Historio
Catbalogan estis fondita fare de jezuitoj en 1596. Jam tiam ĝi estis ĉefurbo de la insulo. En 1627 statuso de Catbalogan estis levita. En 1768 la jezuitoj foriris kaj franciskanaj monaĥoj alvenis. En 1900 la amerikanoj kaptis la urbon, en 1942 la japanoj faris la samon. La japanoj estis forpelitaj post 3 jaroj. Dufoje okazis incendioj: en 1957 kaj 1969. Catbalogan urbiĝis en 2007 laŭ la filipina klasifikado kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.
Ekonomio
Catbalogan estas komerca, instrua, politika kaj financa centro en la insulo. Ekzistas ankaŭ fiŝkaptado, fremdultrafiko kaj agrikulturo.
Religio kaj eduko
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Catbalogan universitato kaj kolegioj funkcias.
Trafiko
Catbalogan estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe ĉefe tricikloj liveras la pasaĝerojn. Aŭtobusoj trafikas eĉ al Manilo kaj Taklobano. La flughaveno servas nur por privataj flugoj. La haveno estas klasifikita kiel nacia haveno por pasaĝeroj kaj varoj.
Klimato
Catbalogan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2813 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- oficiala paĝo
- geografiaĵoj
- censo