Catalina [katalina] (hungare: Szentkatolna, [sentkatolna]) estas komunumo en la distrikto Covasna, Rumanio, laŭ la Râul Negru sude de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi: Hătuica, Imeni, Mărtineni kaj Mărcuşa.
Je ĝia unua skriba mencio en 1334 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szentkatolna apartenis al Hungario, en departamento Háromszék.
En 1910 ĝi havis 985 loĝantojn (hungaroj), kaj en 1992 1435 (hungaroj).
Renomaj personoj
- Pál Bakk (*22-a de aŭgusto 1926): instruisto, lokhistoriisto, memuaristo.
- Gábor Bálint (1844–1913): lingvisto, esperantisto.
- Benedek Bálint (1860-1920): grafikisto, industriartisto.
- Antal Demién (1744–1833): juristo, profesoro.
- Géza Győrbiró (1858–1939): abelbredisto.
- László Kovács (*16-a de julio 1944): fotisto kaj ĵurnalisto.
- László Luka (Vasile Luca) (1898–1963): komunista politikisto, ministro por financaferoj.
- István Pál (1854–1935): katolika pastro, ĉefdekano, senatoro en rumana parlamento, eklezia verkisto.
Fontoj
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
- Fizografia mapo de distrikto (arkiva kopio)
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.