Por samtitola artikolo vidu la paĝon Castrisch (stacidomo). |
Castrisch | |
---|---|
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 46′ 23″ N 9° 14′ 6″ O / 46.77306 °N, 9.23500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 23″ N 9° 14′ 6″ O / 46.77306 °N, 9.23500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 409 |
Areo | 7,19 km² |
Alteco | 722 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7126 |
Komunumkodo | 3571 |
Castrisch (prononcu kastriŝ; malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo Kästris) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La komunumo Castris situas en la regiono Gruob sude de la rivero Antaŭa Rejno. Krom la vilaĝo Castrisch mem al la komunumo apartenas la setlejoj Mulin Sura, Cästi kaj Lumein.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Castrisch limas en nordo al Schluein, en nordoriento al Sagogn, en oriento al Valendas, en sudoriento al Riein, en sudokcidento al Sevgein, kaj en okcidento al Ilanz.
Trafiko
Castrisch situas ĉe la kantona vojo de Bonaduz al Ilanz. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la linio de Retia Fervojo de Koiro al Ilanz.
Lingvoj
Okaze de la poplnombrado de la jaro 2000 en Castrisch parolis 48,5% la romanĉan kaj 48,1% la germanan.
Historio
La unua dokumenta mencio de Castrisch datiĝas el la jaro 765 kiel Castrices. Dum frua mezepoko Castrisch apartenis al la paroĥo Sagogn. La vilaĝa preĝejo Sankta Geogro estis menciita la unuan fojon en la jaro 840 kiel karola imperia bieno. En la jaro 1340 ĝi estis menciita unuan fojon kiel propra paroĥo. Ĝis la jaro 1371 la Senjorujo Castris estis havaĵo de la Baronoj de Belmont kaj poste de la Baronoj de Rhäzüns. En la jaro 1390 ĝi fariĝis feŭdo de la episkopo de Koiro al la Baronoj de Sax-Misox. En la jaro 1483 Castrisch estis vendita al la episkopejo Koiro. En laq jaro 1538 la vilaĝanoj sin liberaĉetis de la sejnoraj rajtoj. En la jaro 1903 estis malfermita la stacidomo de Retia Fervojo.[1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Castrisch
- Castrisch en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Castrisch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Preĝejo de Castrisch
- Trajno de Retia Fervojo apud Castrisch
|