Castrillo de la Reina | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09691 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 165 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 3° 14′ U (mapo)41.987222222222-3.2369444444444Koordinatoj: 41° 59′ N, 3° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 985 m [+] | ||
Areo | 14,45 km² (1 445 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castrillo de la Reina [+] | |||
Castrillo de la Reina [kasTRIljo delaREjna] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Castrillo de la Reina estus komprenebla kiel Kastrumeto de la Reĝino.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 173 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 63 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Ĝis 1984 la loko havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediteraneo.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, nekropoloj, fosilioj, spuroj de dinosaŭroj kaj fosiliaj arboj.