Castrillo de Duero | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47318 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 4° 1′ U (mapo)41.575555555556-4.0141666666667Koordinatoj: 41° 35′ N, 4° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 818 m [+] | ||
Areo | 25,77 km² (2 577 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castrillo de Duero [kasTRIljo deDŬEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Castrillo de Duero estas etimologie komprenebla kiel Kasteleto de Doŭro.
![](../I/Mapa_de_Castrillo_de_Duero.svg.png.webp)
![](../I/Comarcas_de_Valladolid.svg.png.webp)
![](../I/Castrillo_de_Duero_iglesia_Asuncion_ni.jpg.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 140 el 1991.
Ĝi distas 66 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Torrescárcela, Cogeces del Monte kaj Campaspero, norde de Cuéllar. Ĝia municipa teritorio estas sur deklivo al la rojo Botijas [boTIĥas] inter Olmos de Peñafiel kaj Cuevas de Provanco.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, romiaj restaĵoj kaj la Palaco de Bocos (nun ne vizitebla). Aparta kuriozaĵo estas la Muzeo pri El Empecinado, loka gravulo.