Castrillo de Don Juan | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34246 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 4° 4′ U (mapo)41.791944444444-4.0694444444444Koordinatoj: 41° 48′ N, 4° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 830 m [+] | ||
Areo | 49 km² (4 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castrillo de Don Juan [+] | |||
Castrillo de Don Juan [kasTRIljo dedonĤŬAN] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Castrillo de Don Juan estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵeto de Don Juan, alude al iama posedanto.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 53 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cevico Navero, Villaconancio, Tórtoles de Esgueva, Hérmedes de Cerrato, Canillas de Esgueva, Encinas de Esgueva kaj Pedrosa de Duero.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ekde 1548, Don Juan Delgadillo estis senjoro de Castrillo.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.