Castlebar angle, irlande Caisleán an Bharraigh) estas urbo de la Respubliko Irlando. Ĝi estas la administra centro de la graflando Mayo en la nordorienta parto de la insulo. En 2010 ĝi havis 12 369 loĝantojn. La urbo situas ĉe la kruciĝo de du grandaj aŭtovojoj de Irlando, la vojo N5 de Westport al Dublino kaj la vojo N60 al Galway; laŭ la stato komence de la 2010-aj jaroj temas pri unu el la plej rapide kreskantaj urboj de la insulo. En Castlebar interalie naskiĝis la politikisto Enda Kenny, kiu ekde marto 2011 estas la ĉefministro de la Respubliko Irlando.
Partneraj urboj
- Höchstadt, Bavario, Germanio
- Peekskill, Usono
- Auray, Francio
- Ballymena, Nordirlando, Britio
- Ancona, Italio
- Vigo, Hispanio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.