Castilruiz | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42113 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 156 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 53′ N, 2° 4′ U (mapo)41.876666666667-2.0602777777778Koordinatoj: 41° 53′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 006 m [+] | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castilruiz [kastilRŬIZ] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordoriente de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Tierra de Ágreda.
Geografio
![](../I/Comarca_de_Tierras_Altas_y_Valles_del_Ter_(Soria)_Mapa.svg.png.webp)
![](../I/Castilruiz_(Soria)_Mapa.svg.png.webp)
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 153 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 49 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Castilruiz kaj Añavieja.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cigudosa-San Felices, okupanta 817 hektarojn, nome 21% de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Añavieja.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejoj.