Kasparo Hofmano (1572-1648) | ||
---|---|---|
Germana kuracisto kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Altdorf. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-a de novembro1572 en Gotha, Germanio | |
Morto | 3-a de novembro 1648 en Altdorf, Germanio | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Altdorf Universitato de Lepsiko Universitato de Strasburgo Universitato de Frankfurto ĉe Odro | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kaspar Hofmann (1572-1648) estis germana kuracisto kaj profesoro pri Medicino de la Universitato de Altdorf, filo de feraĵisto, studis medicinon kaj filozofion en Lepsiko, Strasburgo, Altdorf, Padovo kaj Bazelo. Li estis amiko kaj lernanto de Mateo Dresero (1536-1607), Nicolaus Taurellus (1547-1606)[1], Girolamo Fabrizio (1537-1619), Andreo Ĉezalpino (1519-1603), Felikso Platero (1536-1614) kaj Kasparo Bauhino (1560-1624). En 1605, li ricevis sian diplomon kiel Doktoro pri Medicino en la Universitato de Bazelo.
En 1606. li estis nomumita sukcedanto de Nicolaus Taurellus (1547-1606), kiel profesoro pri Teoria Medicino, kies postenon li ekprenis en aprilo 1607. Kasparo Hofmano estis lernanto de Filipo Skerbo (1553-1605), sukcedanto de Tomaso Erasto (1524-1583). Kiel sekvanto de Klaŭdo Galeno (121 - 216)[2], li opiniis ke la medicina veraĵo devas esti difinita per la filozofia analizo de la antikvaj manuskriptoj
En 1629, li neglektis la teoriojn de Mondino Mondino (1270-1326) rilate al la kreado de homo per la helpo de la instruoj de Aristotelo. Li lasis pamfletojn kritikante la modernajn teoriojn de Johano Fernelo (1497-1558) kaj Giovanni Argenterio (1513-1572) pri la kaŭzo de la malsanoj. Li kreis sian propran teorion pri la sangocirkulado[3]. William Harvey (1578-1657)[4] penis sensukcese persvadi lin pri la vereco de sia doktrino.
Selektita verkaro
- Theses de usu lienis secundum Aristotelem, 1613
- De ichoribus, et in quibus illi apparent, affectibus, collectanea ..., 1617
- Theses physiol. de generatione hominis, 1623
- Animadversiones in C. Montani libros V. de morbis, 1641
- De Locis Affectis Libri Tres: His praemisimus septenarium Controversiarum ..., 1642
- Caspari Hofmanni... Institutionum medicarum libri sex..., 1645
- Th. Reinesii Ad viros clariss. D. Casp. Hoffmannum, Christ. Ad. Rupertum ..., 1660, Thomas Reinesius, Caspar Hofmann, Christoph Adam Rupertus
- Caspari Hofmanni, Doctoris Medici, Et In Academia Altorfina Publici ..., 1667
- Apologiae Galeno, sive Chrestomatheion libri III. - Lugduni, Anisson 1668, 1668
- Institutionum suarum medicarum epitome, 1672
Literaturo
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- WorldCat Identities
- William Harvey: A Life in Circulation, Thomas Wright
- History of the German people at the close of the middle ages, Johannes Janssen
- Science and Technology in World History, Volume 3: The Black Death, the ..., David Deming
- The Discoverers: A History of Man's Search to Know His World and Himself, Daniel J. Boorstin
- Great Feuds in Medicine: Ten of the Liveliest Disputes Ever, Hal Hellman
- Harvey's Views on the Use of the Circulation of the Blood, John G. Curtis
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ William Harvey's Biological Ideas: Selected Aspects and Historical Background, Walter Pagel
- ↑ Casp. Hofmanni Commentarii in Galeni de usu partium corporis humani lib ..., 1625, Caspar Hofmann, Aubry
- ↑ New Light on William Harvey, Walter Pagel
- ↑ William Harvey's Natural Philosophy, Roger French