Cary Grant | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cary Grant | |||||
Naskonomo | Archibald Alec Leach | ||||
Naskiĝo | 18-an de januaro 1904 en Bristolo, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Morto | 29-an de novembro 1986 (82-jaraĝa) en Davenport (Iovao) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Bishop Road Primary School • Fairfield Grammar School • Fairfield High School vd | ||||
Partio | Kalifornia Respublikana Partio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Elias James Leach vd | ||||
Patrino | Elsie Kingdom vd | ||||
Edz(in)o | Virginia Cherrill • Barbara Hutton • Betsy Drake • Dyan Cannon • Barbara Harris vd | ||||
Infanoj | Jennifer Grant vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • verkisto • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmproduktoro • entreprenisto • komikisto • cirkisto • aktoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1932–1966 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Philadelphia Story ❦ North by Northwest ❦ Bringing Up Baby ❦ To Catch a Thief vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cary GRANT [keri grent] (realnome Alexander Archibald LEACH; naskiĝis la 18-an de januaro 1904 en Bristol, Anglio; mortis la 29-an de novembro 1986 en Davenport, Usono) estis brita/usona aktoro.
Grant komencis sian karieron en brita teatro, sed post turneo en Usono li spontane decidis resti tie. En 1927 li eklaboris en la Broadway-teatro kaj en 1931 li transloĝiĝis al Hollywood por dediĉi sin al la kinolaboro. Sian unuan grandan sukceson li gajnis per la komedio Bringing up Baby en 1938. Krom en komediaj filmoj lia eleganta ĉarmo ankaŭ konvinkis la publikon en krimfilmoj direktoritaj de Alfred Hitchcock. En 1970 Cary Grant, kiu ekde 1942 estis usona civitano, gajnis Honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.
Filmoj
- I’m no Angel (Usono, 1933)
- The Awfull Truth (Usono, 1937)
- Bringing up Baby (Usono, 1938)
- Only Angels Have Wings (Usono, 1939)
- The Philadelphia Story (Usono, 1940)
- His Girl Friday (Usono, 1940]
- My Favorite Wife (Usono, 1940)
- Suspicion (Usono, 1941)
- Arsenic and Old Lace (Usono, 1944)
- Notorious (Usono, 1946)
- The Bishop’s Wife (Usono, 1947)
- I Was a Male War Bride (Usono, 1949)
- Crisis (Usono, 1950)
- Monkey Business (Usono, 1952)
- To Catch a Thief (Usono, 1956)
- House Boat (Usono, 1958)
- Indiscret (Usono, 1958)
- North by Northwest (Usono, 1959)
- That Touch of Mink (Usono, 1962)
- Charade (Usono, 1963)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2019-10-29) “Fifamaj” (Notorious): la fajna spiona melodramo (esperante). Blogger. Alirita 2019-10-29. (pri filmo, en kiu li ludis)
- Stanislavo Belov (2020-01-06) "Kapti ŝteliston" (To Catch a Thief) – la ĉarma fiasko de Alfred Hitchcock (esperante). Blogger. Alirita 2020-01-06. (pri filmo, en kiu li ludis)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.