Río Carrión | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Norda Hispanio |
Rivera reto | Duero |
Longeco | 197 km |
Akvokolekta areo | 3 368 km² |
Fluo | |
Fonto | en Kantabria montaro |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 2 220 m |
- Koordinatoj ![]() |
43° 0′ 49″ N, 4° 43′ 53″ U (mapo)43.013611111111-4.7313888888889 |
Enfluejo | en Río Pisuerga |
- Alteco | ĉ. 705 m |
- Koordinatoj ![]() |
41° 53′ 8″ N, 4° 31′ 42″ U (mapo)41.885555555556-4.5283333333333 |
Altecodiferenco | ĉ. 1 515 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Palencia |
![]() Fontejo de Río Carrión | |
Carrión [kaRJON] estas rivero de Hispanio, kiu fluas tute nur tra la provinco Palencio (Kastilio kaj Leono). Ĝi estas alfluanto de la rivero Pisuerga, kiu siavice fluas al la rivero Douro. Ĝi ekfluas ĉe Fuentes Carrionas, en la reto de Naturaj Lokoj ene de la natura parko Montaña Palentina kaj fluas tra Velilla del Río Carrión, Guardo, Saldaña, La Serna, Carrión de los Condes, Villoldo, Monzón de Campos, la ĉefurbo Palencio, kaj Villamuriel de Cerrato. Ĝi kuniĝas al la rivero Pisuerga en la municipa teritorio de Dueñas.

Carrión tra Palencio.
En ĝia baseno oni konstruis la akvobaraĵojn kiuj generas la akvorezervejojn de Camporredondo kaj de Compuerto.
Ĉefa aparteco estas ke, spite 179 km de longo, la tuta fluejo formas parton de ununura provinco, nome Palencio.
Bildoj
- Tra Velilla
- Tra Carrión de los Condes
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.