Carn Euny | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 50° 6′ 8″ N, 5° 38′ 4″ U (mapo)50.10234-5.63448Koordinatoj: 50° 6′ 8″ N, 5° 38′ 4″ U (mapo) | |
Carn Euny | ||
Vikimedia Komunejo: Carn Euny [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Carn Euny estas ĉ. 2000 jarojn aĝa setlejo el la ferepoko, en kiu inter 500 a.K. kaj 400 p.K. homoj vivis. Ĝi troviĝas en la graflando Kornvalo en Anglujo.
Situo
Carn Euny situas en la sudokcidento de Kornvalo sude de Penzance proksime al la vilaĝo Sancreed..[1] Pliaj ferepokaj setlejoj troviĝas proksime de Chysauster kaj de Chûn Castle.
En la ĉirkaŭo troviĝas jenaj megalitaj instalaĵoj:
- Boskednan
- Boscawen-ûn
- Chûn Quoit
- Lanyon Quoit
- Mên-an-Tol
- Merry Maidens
- Mulfra Quoit
- Tregeseal
- Tregiffian
- Zennor Quoit
Konstruo
En Carn Euny oni jam povas dokumenti spurojn de homa aktiveco jam en la frua neolitiko. La setlado kun lignaj kabanoj okazis ĉ. 200 a.K. En la unua jarmilo a.K. tiuj estis anstataŭigitaj de ŝtonaj kabanoj, kies restaĵoj ankoraŭ estas videblaj. La homoj de Carn Euny vivis tiam de agrikulturo, besttenado, komerco kaj eventuale ankaŭ de zinkominejoj. La plej signifa elfosejo estas sendube la subteretaĝo. La subteretaĝo de Carn Euny estas speciale bone konservata kaj konsistas el pli ol 20 m longa koridoro kaj kun flanka koridoro, kiu gvidas al ronda kamero, kies plafono enfalis. [2] Apude ankaŭ ekzistis domoj kun internaj kortoj.
Literaturo
- Patricia Maeve Christie: Carn Euny, Cornwall. H.M.S.O 1968, ISBN 978-0116700940.
- Ian McNeil Cooke: Standing Stones of the Land's End. Men-an-Tol Studio 1998, ISBN 978-0951237199.
Referencoj
Vidu ankaŭ
- subteretaĝoj de Kornvalo