Carlos Saavedra Lamas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Carlos Saavedra Lamas | |||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1878 en Bonaero | ||||
Morto | 5-an de majo 1959 (80-jaraĝa) en Bonaero | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Tombejo Rekoleta vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bonaero • Colegio Nacional de Buenos Aires • Nacia Universitato La Plata vd | ||||
Partio | Partido Autonomista Nacional vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Lucas González • Roque Sáenz Peña vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo • advokato • diplomato • politikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | politiko • diplomatio • labora juro • internacia juro • konstitucia juro vd | ||||
Aktiva en | Bonaero vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carlos SAAVEDRA LAMAS (Bonaero, 1-a de novembro 1878 - 5-a de majo 1959) estis argentina politikisto, diplomato kaj juristo. Li ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 1936.
Li studis Juron en la Universitato de Bonaero. Li estis deputito kaj poste Ministro de Justico kaj Publika Instruo (1915) kaj de Eksteraj Rilatoj (1932 - 1938), dum la prezidenta periodo de Agustín P. Justo.
Kiel Ministro li prezidis la Konferencon de Paco de Ĉako, en kiu partoprenis la registaroj de Brazilo, Ĉilio, Peruo, Urugvajo kaj Usono, dum kiu subskribiĝis armistico, kiu finis la Ĉakan Militon (1932 - 1935).
Li inspiris la t.n. Kontraŭmilitan Pakton Saavedra Lamas, subskribitan de 21 landoj, kaj kiu fariĝis internacia jura ilo kontraŭ la milito.
Pro tiuj ĉi agadoj li ricevis la Nobelpremion pri Paco en 1936.
Li poste dediĉis sin al la universitata kaj akademia vivo.