Carlos Leal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1978 (45-jaraĝa) en Karora |
Ŝtataneco | Venezuelo |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Asteroidoj malkovritaj : 7 | |
---|---|
ĉiuj kun Ignacio Ramón Ferrín Vázquez | |
127870 Vigo | 24-a de marto 2003 |
128166 Carora | 27-a de aŭgusto 2003 |
149528 Simónrodríguez | 24-a de marto 2003 |
159776 Eduardoröhl | 2-a de majo 2003 |
161278 Cesarmendoza | 24-a de marto 2003 |
196476 Humfernandez | 2-a de majo 2003 |
201497 Marcelroche | 2-a de majo 2003 |
Carlos LEAL (naskiĝis en Karora,[1] Venezuelo, la 13-an de decembro 1978) estas venezuela astronomo.
Li ricevis diplomon pri fiziko de la Universitato de Andoj en 2003 kaj sciencan magistron pri Ekologio de la Homa Disvolviĝo de la Politeknika Teritoria Universitato de Merida “Kleber Ramírez” en 2018.
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 7 asteroidoj en 2006[2] kunlaborante kun Ignacio Ramón Ferrín Vázquez, lia profesoro pri fiziko en la Universitato de Andoj.
Nuntempe li laboras kiel asociata esploristo ĉe la Venezuela Instituto de Sciencaj Esploradoj (IVIC) en la Laboratorio pri Aplikata Optiko de la Plurfaka Centro pri Sciencoj.
La asteroido 128166 Carora ricevis la nomon de lia naskiĝa urbo.[1][3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de Carlos Leal
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carlos Leal (astrónomo) en la hispana Vikipedio.