Carlo Maratta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1625 en Camerano |
Morto | 15-an de decembro 1713 (88-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | malsano |
Tombo | Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto • grafikartisto |
Verkoj | Saint John the Evangelist on Patmos Portrait of Maria Madalena Rospigliosi Rebecca and Eliezer at the Well Portrait of Clement IX (Rospigliosi, 1667-1669) The Painter Andrea Sacchi |
Carlo Maratta aŭ Maratti (Camerano, 13-a de majo 1625 - Romo, 15-a de decembro 1713) estis itala pentristo de la fina baroko, kiu laboris ĉefe en Romo.
Li estis ŝlosila figuro de la dua duono de la 17-a jarcento, reprezentis pentrarton de stilo simpla kaj mezurita (modera), mala al la dekoraciema baroko de Pietro da Cortona kaj Luca Giordano.
Maratta eniris en la Akademio de Sankta Luko de Romo en 1662. Li laboris je la servo de la papoj Inocento la 12-a kaj Klemento la 9-a, kiujn li portretis (1669) kopiante la skemo de la portreto de Inocento la 10-a pentrita de Velázquez. Oni komisiis al li la restaŭradon de la freskoj de la Rafaelaj Ĉambroj.
Post la morto de Bernini kaj Pietro da Cortona, Maratta iĝis estro de la romia pentrarto. Unu el liaj plej gravaj verkoj estas pentraĵo pri Konstanteno detruanta la idolojn por la Baptejo de Laterano.