Carles Puigdemont i Casamajó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carles Puigdemont i Casamajó | |||||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1962 (61-jaraĝa) en Amer | ||||
Religio | Kristana ateismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla • franca • rumana • kataluna vd | ||||
Loĝloko | Casa de la República • Vallespir • Ĝirono • Sant Julià de Ramis • Bruselo • Berlino • Hamburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Partio | Kune por Katalunio • Convergència Democràtica de Catalunya • Partio Demokrata Eŭropa Kataluna vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Xavier Puigdemont Oliveras vd | ||||
Patrino | Núria Casamajó vd | ||||
Gefratoj | Montserrat Puigdemont i Casamajó vd | ||||
Edz(in)o | Marcela Topor vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politika aktivisto • ĵurnalisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Barcelono • Ĝirono • Casa de la República vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Cata… què? ❦ The Catalan Crisis ❦ M’explico. De la investidura a l’exili vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carles PUIGDEMONT i CASAMAJÓ (prononco esperantlingva [KARles puĝdeMON i KazemeĴO], laŭ sistemo IFA prononco [ˈkarɫəs pudʒðəˈmon i kazəməˈʒo]; naskiĝinta la 29-an de decembro 1962 en Amer, Selva) estas kataluna ĵurnalisto kaj politikisto, eksa prezidanto de la kataluna registaro. Li flue parolas: katalune, hispane, france kaj rumane.
Biografio
Carles Puigdemont devenas el bakista familio kaj estas la dua de ok infanoj. Ekde la jaro 2000 li estas edzo de rumana ĵurnalistino Marcela Topor kun kiu li havas du filinojn. Li komencis studi katalunistikon, poste li studis ĵurnalismon kaj en la studenta epoko jam komencis kunlabori kun lokaj gazetoj. Ekde 1988 ĝis 2006 li estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo El Punt, kie li komencis labori en 1982. En 1994 li publikigis la libron Cata... què?, kie li analizas, kiel la amerika kaj eŭropa gazetaro pritraktas la katalunan politikon. Inter 1999 kaj 2002 li estis la unua direktoro de la kataluna agentejo pri novaĵoj (ACN). Li estis ankaŭ direktoro de la anglalingva gazeto Catalonia Today, kiun li fondis en 2004.
Dum la 1980-aj jaroj li estis aktivulo de La Crida, organizaĵo kiu defendis la katalunan lingvon. En 1983 li aliĝis al la asocio de junuloj de la katalunisma dekstra partio CDC. Ekde 2006 li estas ano de la kataluna parlamento. En 2011 li estis elektita urbestro de Ĝirono, rompante 32-jaran tradicion dum kiu regis la urbon la partio de la socialistaj katalunoj (PSC).
La 10-an de januaro 2016 li estis elektita prezidanto de la kataluna registaro per la subteno de la parlamentaj grupoj Junts pel Sí (Kune por la Jeso) kaj CUP-CC (Popol-Unueca Kandidataro).[1][2]
La Deklaro de Sendependeco de Katalunio estas politika teksto en kiu oni deklaras la starigon de la Kataluna Respubliko, kiel suverena kaj sendependa ŝtato, de rajto, demokratia kaj socia. La deklaro ankaŭ disponas la aplikon de la "Llei de transitorietat jurídica i fundacional de la república" (Leĝo de juridika ŝanĝeco kaj fondeco de la Respubliko) kaj la komencon de la konstitucianta procezo, demokratia, de civitana bazo, transversa, partoprena kaj liganta. La dokumento estis subskribita de la sendependisma plimulto de la Parlamento de Katalunio la 10an de oktobro 2017, post kiam la «Jes» al la sendependeco gajnis en la referendumo de memdispono farita la 1an de la sama monato.
Carles Puigdemont anoncis senprokraste ke la deklaro restis ĉesigita, momente, por malfermi periodon de intertraktado kun la registaro de Hispanio.[3]
La hispana registaro postule demandis al Carles Puigdemont ĉu li deklaris aŭ ne la sendependecon de Katalunio. Dume Carles Puigdemont insistis pri la postulo de intertraktado, dum la hispana registaro petis kunvokon de balotado en Katalunio.
Verkoj
- 1994 Cata... què?
Referencoj
- ↑ «Junts pel Sí i la CUP tanquen un acord per a dur endavant la legislatura».
- ↑ «President Mas: "Faig aquest servei perquè tinc present l'interès del país" Arkivigite je 2016-01-15 per la retarkivo Wayback Machine».
- ↑ Pi, Jaume «Puigdemont suspende los efectos de la independencia para contribuir al diálogo» (en castellà). La Vanguardia, 10-10-2017 [Konsulto: 10a de oktobro 2017].