Carles Fages de Climent | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1902 en Figueres | ||||
Morto | 1-an de januaro 1968 (66-jaraĝa) en Figueres | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carles Fages de Climent (Figueres, Katalunio, Hispanio, 16a de majo 1902 - 1968) estis verkisto, poeto kaj ĵurnalisto kataluna kaj hispana. En la mezlernejo Ramón Muntaner de Figueres, li koincidis kun Salvador Dalí, kaj tiel startis amikeco kiu pluos la tutan vivon. Li doktoriĝis pri klasikaj lingvoj en la Universitato de Barcelono (pere de disertacio pri la pejzaĝo en la poezio de Homero), kaj poste li komencis fekundan literaturan agadon, centrita ĉefe en poezio. Kiel poeto, li atingis la premion de la Natura Floro de la Floraj Ludoj de Ĝirono, Majorko, Barcelono kaj San Sadurní de Noya, inter aliaj lokoj. Li kunlaboris ankaŭ kun diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj (La Vanguardia, Diario de Barcelona, Telestel, ktp.).
Verkoj
Prozo
- Climent
- Vilasacra Capital del Mòn
- Anècdotes empordaneses (nepublikigita)
Poezio
- Les Bruixes de Llers
- Tamarius i Roses
- El Jutge està malalt
- Sonets a María-Clara
- El Sabater d´Ordis
- Epigrames (Llibres I, II i III)
- Emporium la de les tres muralles
- El pintor d`esguards (nefinigita)
- Llibre de Sonets
- Sonets dels Tres Reis
- El Somni de Cap de Creus
- Bestiari (nepublikigita)
Teatro
- El Bruel
- La Dama d´Aragò
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.