Carl Theodor Dreyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1889 en Kopenhago |
Morto | 20-an de marto 1968 (79-jaraĝa) en Kopenhago, Danio |
Mortokialo | pneŭmonito |
Lingvoj | dana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmmuntisto • reĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://www.carlthdreyer.dk |
Carl Theodor DREYER (Dana prononco: [ˈkʰɑˀl ˈtsʰe̝ːotɒ ˈtʁɑjˀɐ]; 3a de Februaro 1889 – 20a de Marto 1968), ofte konata kiel Carl Th. Dreyer,[1] estis dana kin-reĝisoro, kiu konsiderata de multaj kritikistoj kaj kinistoj kiel unu el la plej grandaj reĝisoroj en la historio de kinarto [2][3][4][5][6].
Liaj filmoj famis pro sia emocia aŭstereco kaj malrapida, stateca irado. Oftaj temoj kiujn liaj filmoj esploras estas malegala luktado de virinoj kaj de senkulpuloj kontraŭ la subpremado fare de maskloj kaj socia maltoleremo, la malhaveblo de fato kaj morto, kaj la povo de malbono en la surtera vivo.
Lia filmo de 1928 nome "La Passion de Jeanne d'Arc" estas konsiderata unu el la plej grandaj filmoj el ĉiu epoko, fame pro sia kin-foto kaj uzado de detaloj. Ĝi ofte aperas en la listoj de Sight & Sound por la plej grandaj filmoj iam faritaj, kaj en sondenketo de 2012 ĝi estis voĉdonita kiel la 9a plej bonkvalita filmo iam farita fare de kinkritikistoj kaj la 37a fare de kinreĝisoroj. Aliaj plej bonkvalitaj filmoj liaj estas "Mikaël" (1924) "Vampyr – Der Traum des Allan Gray" (1932), "Vredens dag" (1943), "Ordet" (1955), kaj "Gertrud" (1964).
Notoj
- ↑ Retejo Carl Th. Dreyer Alirita la 29an de Novembro 2020.
- ↑ The 1,000 Greatest Films (Top 250 Directors). They Shoot Pictures, Don't They. Arkivita el la originalo je 2a de Decembro 2016. Alirita 1a de Decembro, 2016. Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Rezenco en "Bright Lights Film Journal" de Day of Wrath, Order kaj Gertrud
- ↑ kamera.co.uk - feature item - Carl Dreyer - Antonio Pasolini. Alirita 2017-02-22.
- ↑ Carl Theodor Dreyer | Biography, Movie Highlights and Photos | AllMovie. Alirita 2017-02-22.
- ↑ The Passion of Joan of Arc, rezenco Arkivigite je 2013-02-06 per la retarkivo Wayback Machine de Roger Ebert
Bibliografio
- Bordwell, David. (January 1981) The Films of Carl Theodor Dreyer. University of California Press. ISBN 978-0-520-04450-0.
- Dreyer, Carl Theodor. (1973) Dreyer in double reflection. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-80458-8.
- Milne, Tom. (1971) The cinema of Carl Dreyer. A. S. Barnes.
- Schamus, James. (1-a de januaro 2008) Carl Theodor Dreyer's Gertrud: The Moving Word. University of Washington Press. ISBN 978-0-295-98854-2.
- Wahl, Jan. (2012) Carl Theodor Dreyer and Ordet: My Summer with the Danish Filmmaker. University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-3618-0.