Carl Leberecht Schwabe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1778 en Vajmaro | ||||
Morto | 21-an de septembro 1851 (72-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vajmaro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl Leberecht SCHWABE (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1778 en Vajmaro, mortinta la 21-an de septembro 1851 samloke[1]) estis germana politikisto kaj oficisto, urbestro vajmara kaj konsilisto kortega en Saksio-Vajmaro.
Vivo
Estante filo de la advdokato kortega kaj posta sekreta registara konsilisto Traugott Leberecht Schwabe li pasigis la junulajn jarojn, post la frua morto patrina, kune kun la frato kaj posta kuracisto Friedrich Wilhelm Schwabe ĉe al fratino patrina. La unuan instruadon li ĝuis ĉe privataj instruistoj; poste li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro. Post studoj ĉe la Universitato de Jena li estis komisiita sekretario ĉe la landa registaro en Vajmaro, en 1816 sekretario tribunala kaj inter 1820 kaj 1838 urbestro vajmara.
En 1806 li edzinigis la vajmaraninon Friederike Luise Christiane Schmidt[2] Ilia filo Julius Schwabe iĝis fama medicinisto ĉe Bad Blankenburg.
Inter liaj plej gravaj oficialaj agoj nombriĝis certe la levigo de la ostoj de Friedrich Schiller disde kripto ĉe Jakobo-tombejo en 1826, kies identecon oni opiniis certa. Johann Wolfgang von Goethe, kiu mem ne partoprenis la ostotransporton dediĉis ĉi-okaze poemon titolita Bei Betrachtung von Schillers Schädel. En 1827 faritis la reentombigo ĉe Princa kripto de Weimar. Schwabe ankaŭ ĉeestis kiam la kadavro ŝilera estis venigata fare de fanatikuloj ŝileraj en 1805 je Jakobo-tombejo, kio faritis dumnoke kaj kaŝe por eviti spektaklon publikan. Sur la tomboslabo de Schwabe ambaŭ okazoj relegablas.<ref>Carl Lebrecht Schwabe treuer Verehrer Schillers verwirkte dessen Überführung nachts 11/12. Mai 1805 Als Bürgermeister von Weimar rettete er daraus im März 1826 Schillers Gebeine für die Fürstengruft.
La plejmulto de la ĉi-koncernaj rakontoj estis el la rememoroj de la filo Julius Schwabe kiu ja uzis la oficialajn aktojn de la patro por tio. Tiam komenciĝis la enigmego pri la krano ŝilera: la vera ĝis hodiaŭ ne trovitis.
Referencoj
- ↑ Heinrich Brockhaus: F. A. Brockhaus in Leipzig: Vollständiges Verzeichniss der von der Firma F. A. Brockhaus in Leipzig seit ihrer Gründung durch Friedrich Arnold Brockhaus im Jahre 1805 bis zu dessen Hundertjährigem Geburtstage im Jahre 1872 verlegten Werke. In chronologischer Folge mit biographischen und literhistorischen Notizen. F. A. Brockhaus, Leipzig 1875, p. 602.
- ↑ Max Hecker, Schillers Tod und Bestattung: nach den Zeugnissen der Zeit im Auftrag der Goethe-Gesellschaft dargestellt, 1935, p. 311.
Literaturo
- Hans Bauer; Schillers Beerdigung und die Aufsuchung und Beisetzung seiner Gebeine 1805 • 1826 • 1827, Nach Aktenstücken und authentischen Mitteilungen aus dem Nachlasse des Hofrats und ehemaligen Bürgermeisters von Weimar Carl Leberecht Schwabe von Dr. Julius Schwabe; Georg Kummer’s Verlag Leipzig.
- Carl Leberecht Schwabe, Julius Schwabe: Schillers Beerdigung und die Aufsuchung und Beisetzung seiner Gebeine. F. A. Brockhaus, Leipzig 1852 (Digitalisat)
Eksteraj ligiloj
- Karl Ulrich Voss: Der Tanz der toten Dichter – oder: Wer zuletzt lacht, lacht am besten! Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- post mortem Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine ĉe schiller-biographie.de