Carl Gustav Jung
Persona informo
Carl Gustav Jung
Naskonomo Carl Gustav Jung
Naskiĝo 26-an de julio 1875 (1875-07-26)
en Kesswil, Turgovio,  Svislando
Morto 6-an de junio 1961 (1961-06-06) (85-jaraĝa)
en Küsnacht, Zuriko,  Svislando
Mortis pro intracranial embolism vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Küsnacht Cemetery vd
Lingvoj germana angla vd
Loĝloko Svislando vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Gymnasium am Münsterplatz Universitato de Bazelo Wilhelmsgymnasium vd
Subskribo Carl Gustav Jung
Familio
Patro Johann Paul Achilles Jung vd
Patrino Emilie Preiswerk vd
Edz(in)o Emma Jung vd
Parencoj Franz Riklin Karl Gustav Jung Ernst Robert Fiechter Rudolf Jung Samuel Preiswerk Hélène Preiswerk vd
Profesio
Okupo psikoterapiisto psikologo psikiatro eseisto vd
Laborkampo psikiatrio psikologio analiza psikologio psikoterapio Komparanta mitologio antropologio alkemio interpretado de sonĝoj arto komparo inter religioj filozofio vd
Aktiva en Zuriko Bazelo vd
Doktoreca konsilisto Eugen Bleuler vd
Verkado
Verkoj Simboloj de Ŝanĝo 
Psikologiaj Tipoj 
Sinkroneco kiel Principo de Nekaŭzaj Rilatoj 
Archetypes and the Collective Unconscious 
Ein moderner Mythus. Von Dingen die am Himmel gesehen werden 
Psikologio kaj Alkemio 
Misterio de Konjunkcio 
Homo kaj liaj Simboloj 
Memoroj, Sonĝoj, Pensoj vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
Carl Gustav Jung

Carl Gustav JUNG (naskiĝis la 26-an de julio 1875 en Kesswil en Svislando, mortis la 6-an de junio 1961 en Küsnacht, Svislando), estis svisa psikologo kaj la fondinto de la analiza psikologio.

C.G. Jung naskiĝis kiel filo de patro Johann Paul Jung, protestanta pastoro de la reformita eklezio kaj de edukita patrino Emile Preiswerk, kiu instigis lin legi "Faŭsto" de Goethe dum sia adoleskeco. Li pasigis kamparecan infanaĝon, en kontakto kun la naturo kaj inter libroj de la biblioteko de sia patro, kie li legis tekstojn de filozofio kaj teologio.

Ekde 1895 li studis medicinon en la universitato de Bazelo. Li ekkonis verkojn de Kant kaj Goethe kaj poste Schopenhauer kaj Nietzsche, kiuj instigis lin signife dum lia teoria psikologa kreado.

Fininte la studadon al kuracisto, Jung eniris psikiatrion. En 1900 li eklaboris kiel helpanto de profesoro Eugen Bleuler en la Universitata Psikiatria Hospitalo de Zuriĥo, populare nomata la "Burghölzli", kaj tie li ekinteresiĝis pri skizofrenio.

La kuntakto kun la libraro de Freud okazis per la libro "La interpretado de sonĝoj", kiu atingis lin profunde. Jung skribis al Freud, tiel ekigante kunvenon de la du plej gravaj lernantoj pri la malkonscio, amikece, ŝercante, forte.

Jung estis unu el la plej influhavaj personoj de la psikanalizo, verkis abundan teorion pri la malkonsciaj fenomenoj de la homa psiko. Lia heredaĵo formas propran skolon psikanalizan sub la etikedo "Analiza Psikologio". Diference al la individua psikanalizo de Sigmund Freud li koncentriĝis al grupaj aŭ eĉ speciaj fenomenoj psikaj. Tri el liaj esplorkampoj estis la simbolologio de religiaj fenomenoj, artoj kaj skizofrenio.

En 1912 Jung en sia libro "Wandlungen und Symbole der Libido" ("Ŝanĝiĝoj kaj simboloj de libido") kritikis la libido-teorion de Freud; tio ne nur fake, sed ankaŭ persone disigis la du.

Rilate religion, G. Jung montris ĉiam grandan respekton pri kaj religiaj konvinkoj de siaj pacientoj: la terapia medio por li rezultis pli ampleksa ol la scienca teorio. Koncerne tion, tamen, restas, laŭ kristanaj teologoj, baza problemo: ĉu en lia teorio eblas distingo reala inter la homo kaj Dio, aŭ ĉu tiu lasta reduktiĝas al produktaĵo de la psiko. Restas ankaŭ, laŭ tiuj teologoj, neceso klarigi ĉu por li eblas historia dia revelacio, nereduktebla al la subjekto kaj al la pripsika analizo: Jung ne ŝajnas akcepti historia fakto la resurekton de Kristo kaj ankaŭ la nocio pri peko ne ŝajnas nete distanciĝi el malordo kaj devio aŭ psika disrabiĝo. (Giovanni Cucchi e Andrea Monda, L'arazzo rovesciato. L'egnima del male, Cittadella, 2010).

Vidu ankaŭ

kaj ankaŭ:

Originala terminaro de C. G. Jung - propono al norma traduko

  • Amplification – plilarĝigo
  • Anima/Animus – animao kaj animuso
  • Archetype – arketipo (aŭ: pratipo)
  • Association – asocio aŭ prefere asociado (laŭ NPIV difino 2)
  • Besessenheit – obsedo
  • Bewußtsein – konscio
  • Empfinden – sento
  • Erfahrung – travivaĵo
  • Extraversion - ekstraversio (ne malofte oni pro analogio al "introversio" trovas la eraran formon "ekstroversio", laŭ PIV ekzistas nur la adjektivo ekstravertita, subjektivite ekstravertiteco)
  • Individuation – individuiĝo
  • Initial-Imagination – inicialimagoj
  • Introversion – introversio (laŭ PIV ekzistas nur la adjektivo introvertita, subjektivite introvertiteco)
  • Intuition – intui
  • Irrational – malracia (aŭ: neracia)
  • Collective Unconscious, das kollektive Unbewusste – la kolektiva (aŭ: komuna) malkonscio
  • Complex – komplekso
  • Objekt-Stufe – objekta perspektivo
  • Persona – masko (?)
  • Projection – projekciado
  • Psyche – psiko
  • Rational – racia
  • Subjekt-Stufe – subjekta perspektivo
  • Synchronizität – sinkronismo (aŭ: kuntempeco)
  • Unbewusst – malkonscia (aŭ: senkonscia)
  • Verdrängung – elkonsciigo (resp. elkonsciiĝo)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.