Carl Gustav Witt | |
---|---|
Gustav Witt | |
Persona informo | |
Nomo | Carl Gustav Witt |
Dato de naskiĝo | 29-a de oktobro 1866 |
Naskiĝloko | Berlino |
Dato de morto | 3-a de januaro 1946 |
Mortoloko | Falkensee [+] |
Aĝo je morto | 79 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj stenografisto |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Carl Gustav Witt (naskiĝis la 29-an de oktobro 1866 en Berlino, mortis la 3-an de januaro 1946 en Falkensee) estis germana astronomo kaj stenografisto.
Li studis matematikon kaj astronomion en la Humboldt-Universitato en Berlino. Dum lia studado li laboris kiel stenografo.
En 1892 li dungiĝis en la observatorio de la societo Urania, kaj en 1896 iĝis departementestro de tiu establaĵo. Tie li malkovris du asteroidojn : 422 Berolino kaj 433 Eroso (la unua malkovrita asteroido kiu ne estas ano de la asteroida zono).
En 1905 li doktoriĝis je la Universitato de Berlino sub la direktoreco de Julius Bauschinger, en 1909 li habilitiĝis kaj fariĝis Privatdozent (instruanto, kiu ricevas habilitiĝon sed ne ankoraŭ katedron de instruisto) kaj en 1916, titolata profesoro.
422 Berolino | 8-a de oktobro 1896 |
433 Eroso | 13-a de aŭgusto 1899 |
Honoroj
- Li ricevis la Feran krucon de 2-a rango.
- La asteroido 2732 Witt[1] estis tiel nomata en lia honoro.