Caritas Internationalis | |||||
---|---|---|---|---|---|
karitata organizaĵo • international association of the faithful • katolika organizaĵo | |||||
Komenco | 1897 vd | ||||
Sidejo | Vatikano | ||||
Fondinto(j) | Lorenz Werthmann vd | ||||
Filioj | Caritas Österreich • Caritas Switzerland • Caritas Spain • Q3075399 • Caritas Italiana • Caritas Portugal vd | ||||
Posedatoj | Dom Reinholda Wyssa vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Caritas Internationalis (latine, "Karitato Internacia") estas federacio de 162 katolikaj karitataj (t.e. bonfaraj) organizoj, kiuj aktivas en pli ol 200 landoj de la mondo. La organizoj helpas i.a. al malriĉuloj, handikapuloj, subprematoj, rifuĝintoj kaj viktimoj de katastrofoj.
La unua organizo de Caritas estis la Charitasverband für das katholische Deutschland fondita en 1897 en Kolonjo de pastro Lorenz Werthmann (1858–1921). El tiu ĉi asocio estiĝis la Deutscher Caritasverband (Germana Karitata Ligo), kiu nuntempe estas, kun ĉirkaŭ 500.000 dungitoj, la plej granda karitata organizo en Germanio.
Kampanjo Kune survoje
"Ne timu kune iri survojo. Ne timu la esperon". Kun tiuj vortoj papo Francisko, lanĉis la novan kampanjon de la Caritas-reto. Li alvokis la internacian komunumon "akcepti migrantojn kaj rifuĝintojn kun malfermaj brakoj". Sub la slogano #ShareJourney (librere tradukita al Esperanto "Kune survoje") la kampanjo volas akceli kulturon de renkontiĝo por tiele plifortigi la ligojn inter migrantoj, rifuĝintoj kaj gastkomunumoj tra la tuta mondo. Caritas invitas je ĉiu dimanĉo de la 14-a de januaro (Monda Tago de Migrantoj kaj Rifuĝintoj) kune festi kun ili.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
- Joseph Wresinski, fondinto de la similcela movado ATD Kvara Mondo.