Carex sylvatica | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Carex sylvatica L., 1753 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Carex sylvatica (esperante arbara karekso) estas palearktisa specio de la familio de ciperacoj. La specia nomo signifas arbara.
Priskribo
La arbara karekso estas staŭda. Ĝi altas ĝis 80 cm. La folioj larĝas 3–5 mm kaj estas helverdaj kaj molaj. Unu virseksa spiko staras supre kaj tri-kvin inseksaj spikoj staras malsupre. La spikoj estas pendaj. La fruktoj havas longan bekon.
Tiu karekso estas ofta planto en holarktaj foliarbaroj, de ebenaĵo ĝis mezalta montaro. Ĝi emas kreski apud padoj, kiuj retenas malsekecon.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.