Carazo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09611 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 58′ N, 3° 21′ U (mapo)41.969444444444-3.3538888888889Koordinatoj: 41° 58′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 135 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carazo, Burgos [+] | |||
Carazo [kaRAzo] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 65 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La 100 % de ĝia municipa teritorio (2401,02 ha) estas en la Birdoprotekta Areo ZEPA Sabinares del Arlanza, kie estas gipoj (Gyps fulvus) kaj kadavrogrifoj (Neophron percnopterus).
Historio
Estis restaĵoj de antaŭromiaj kaj romiaj epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
En la Mezepoko la fortikaĵo de Sankta Karolo aperas kiel grava militistejo ĉirkaŭ kiuj estis variaj setlejoj. Carazo aperis menciita en la Poema de Fernán González de la 13-a jarcento.
En 1963 oni filmis El valle de las espadas, de Javier Seto, kun Espartaco Santoni kaj César Romero. En 1966 ankaŭ parton de Il buono, il brutto, il cattivo de Sergio Leone.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.