Carataunas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 234 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 55′ N, 3° 25′ U (mapo)36.9231116-3.4087569Koordinatoj: 36° 55′ N, 3° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carataunas [+] | |||
Carataunas estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la centr-okcidenta parto de la komarko Alpujarra Granada. Estas nur 194 loĝantoj (INE, 2019). Limas kun la municipoj Órgiva, Cáñar, Soportújar, Pampaneira kaj La Taha.
Ĝi estas je distanco de 58 km de Granado, provinca ĉefurbo (el la ŝoseo 348, kie estas devojigo al la komarka ŝoseo 330; tiu estas montara). Carataunas distas de Motril 41 km.
Carataunas, kun 4,66 km², estas la municipo kun pli malgranda areo de La Alpujarra. Ĝi havas longecan formon ekde la rivero Chico [ĈIko] nordokcidente ĝis la rivero Poqueira sudoriente.
En la 1950-aj jaroj estis pinto de pli ol 500 loĝantoj; nun malpli ol 200.
Nordokcidente: Cáñar | Norde: Soportújar | Nordoriente: Soportújar kaj Pampaneira |
Okcidente: Órgiva | Oriente: Pampaneira | |
Sudokcidente: Órgiva | Sude: Órgiva | Sudoriente: La Taha kaj Órgiva |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.