Zambezio | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Zambezi (ĝis 8-a de aŭgusto 2013 Caprivi) | ||
regiono de Namibio | |||
Administrado | |||
Lando | [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio | ||
Estas parto de | Namibio | ||
Inkludas | 6 balotdistriktoj | ||
Administra centro | Katima Mulilo | ||
Fondo-dato | 21-a de marto 1990 | ||
Politiko | |||
Estro | Lawrence Sampofu, (SWAPO) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | siloza, oŝivamba, anglaafrikansa, | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 79 852 | ||
Loĝdenso | 4,02 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 19 532 km² (1 953 200 ha) | ||
Zambezio sur la mapo de Namibio | |||
Geografia situo | 17° 30′ 0″ S, 24° 16′ 0″ O (mapo)-17.524.266666666667Koordinatoj: 17° 30′ 0″ S, 24° 16′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Hor-zono | UTC+1 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | NA-CA | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Zambezi-regiono | ||
Pliaj informoj | |||
Lasta baloto | 27-a de novembro 2015 | ||
Areo de arbaroj | 15 000 km² | ||
La Zambezi-regiono aŭ simple Zambezio - ĝis la 8-a de aŭgusto 2013 nomita Caprivi-regiono aŭ simple Kaprivo - estas unu el la 14 administraj regionoj de Namibio. La regiono konsistigas la plej grandan parton de la Caprivi-streko, do, de tiu "duoninsulo", kiu elstaras nordoriente el la konturo de Namibio, etendiĝante al rivero Zambezo ĝis preskaŭ la Viktoria Akvofalo.
Nomdonanto por tiu parto de la iama germana kolonio "Germana Sudokcidenta Afriko" estis Leo von Caprivi, germana regna kanceliero de 1890 ĝis 1894. La nova nomo ekde aŭgusto 2013 aludas al la loka riverego Zambezo.
Geografio
La regiono Zambezio najbaras al la Kavango-regiono (Namibio), norde ĝi limas al Angolo, oriente al Zambio kaj Zimbabvo kaj sude al Bocvano.
Zambezio estas la sola regiono de Namibio, kiu apartenas preskaŭ ekskluzive al la tropiko, kaj ĝi konsistas preskaŭ nur el ebena marĉo. Pluraj tutjare fluantaj riveroj trafluas ĝin: Okavango, Kwando kaj riverbranĉoj de Zambezo. Tiel Caprivi-regiono estas - ĉefe dum la pluvsezono (decembro ĝis marto) - tre malseka regiono, kie inundoj ne maloftas. Ĝi ankaŭ estas riĉega je sovaĝaj bestoj. Granda parto de Caprivi estas naturprotektata (Caŝparko Caprivi, Nacia Parko Mudumu, Nacia Parko Mamili).
Historio
En 1890 la regiono apartenis al la brita protektorato Beĉuanalando, sed per la Helgolanda-Zanzibara Traktato de la 1-a de julio 1890 Britio donis - interŝanĝe kontraŭ aliaj terenoj - la Kaprivi-strekon al Germanio, kiu integrigis ĝin en la kolonion "Germana Sudokcidento". Germanio strebis al landa konekto inter siaj kolonioj en Afriko, do de Germana Sudokcidenta Afriko al Germana Orient-Afriko. Kanceliero Leo von Caprivi estis la ĉefa traktanto por la germana flanko.
Depost 1890 Caprivi do estis sub germana protekto, foje nomita "Germana Barocelando" aŭ "Germana Zambezilando", kaj administrita de Grootfontein, ĝis en 1909 (la 27-an de januaro) ĝi estis integrita en la protektoraton Germana Sudokcidenta Afriko. En 1914, post ekflamo de la Unua Mondmilito ĝi estis konkerita kaj okupata de Britio. De 1918 ĝis 1929 Caprivi apartenis al la brita kolonio Beĉuanalando, la hodiaŭa Bocvano, poste ĝi denove estis administrita de Sudokcidenta Afriko, kiu siaflanke estis mandate administrita de Sud-Afriko. Dumtempe ĝi konsistigis hejmlandon.
En 1990 Namibio atingis suverenecon kaj Caprivi estis regiono de Namibio. Aŭguste 1999 en la regiona ĉefurbo Katima Mulilo okazis armita konflikto inter la secesiema movado „Caprivi Liberation Movement“ (CLM) kaj la namibia ŝtato. La konflikto daŭras, kvankam ne plu milite.
Caprivi suferis pro la longdaŭra enlanda milito en Angolo (1975 - 2002): izolitaj trupoj de la venkita Unita fuĝante prirabis kaj terorigis la regionon, armeoj de Angolo kaj Namibio persekutis ilin. Okazis multaj perfortaĵoj, kaj la civila trafiko en Caprivi preskaŭ komplete ĉesis.
Administrado
Ĉefurbo de la regiono estas Katima Mulilo; la 79 852 regionanoj distribuiĝas al jenaj 6 balotdistriktoj:
- Kabbe (14 979 loĝantoj)
- Katima Mulilo - urba distrikto (14 359 loĝantoj)
- Katima Mulilo Kampara (22 197 loĝantoj)
- Kongola (4 134 loĝantoj)
- Linyanti (13 741 loĝantoj)
- Sibinda (9 164 loĝantoj)
Loĝantoj
La Caprivianoj estas ĉ. 4 % de la namibia populacio el la etnoj Fwe, lozioj, Subia, San (boŝmanoj), Nyemba kaj aliaj.
Caprivi estas la namibia regiono kun la plej alta kvoto de aidoso. Proksimume ĉiu kvara graveda virino estas infektita per HIV. Entute 34 % de la populacio estas HIV-pozitiva.
La medicina servo de Caprivi havas po unu malsanulejon en Katima Mulilo (220 litoj) kaj Andara (100 litoj), krome 3 sancentroj („Health Centres“) kaj 29 klinikoj.[1]
Ekonomio
Per Caprivi Namibio havas aliron al la akvo de Okavango. Turismo ludas pli kaj pli gravan rolon: Caprivi provizas ekskursojn al Zambezo, Viktoria akvofalo kaj al Okavango-delto. Krome ĝi allogas per la lago Liambezo, la Nacia parko Zambezio kaj la Nacia parko Mudumu.
Fontoj, referencoj
- ↑ New Scientist raportis (14 jul 2007, p. 8), ke en Caprivi „ĝis 48 % de la plenkreskuloj estas HIV-pozitivaj“.
Vidu ankaŭ
- Schuckmannsburg
Galerio
- Kaprivo-koridoro
- Inundejo, Zambezo
Eksteraj ligiloj
- Bildoj el Zambezio, Mudumu-parko, Mahango-parko, Kŭando-rivero Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine