Komunumaro Capriasca
Blazono de la komunumaro Capriasca
Preĝejo San Stefano de Tesserete, Capriasca
Mapo de la komunumaro Capriasca
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
ĈeflokoCapriasca
Koordinatoj 46° 4′ N  48′ O / 46.067 °N, 8.800 °O / 46.067; 8.800 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N  48′ O / 46.067 °N, 8.800 °O / 46.067; 8.800 (mapo)
Nombro de loĝantoj9433 (2011-12-31)
Areo43,50 km²
Loĝantardenseco216,9 loĝantoj/km²

La komunuaro Capriasca estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 9433 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Capriasca, respektive ties ĉefvilaĝo Tesserete.

Geografio

La komunumaro Capriasca etendiĝas norde de Lugano ambaŭflanke de la rivero Casserate. En sudokcidento la teritorio de la komunumaro etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Vedeggio. La norda parto de la komunumaro konsistas el arbaraj montoj de la Sudaj Antaŭalpoj, dum la suda parto estas urbeca kaj apartenas al la aglomeraĵo de Lugano.

Trafiko

De Tesserete la kantona vojo 399.1 kondukas al Lugano. La konekta al la publika transportreto funkcias pere de la regiona busreto de Lugano.

Historio

La regiono Capriasca estis menciita jam en la jaro 1078, kiam la nobelulino Contessa el Milano donacis siajn havaĵojn en la valo al la pastra pregejo de Tesserete. La komunumoj de Capriasca dum mezepoko disponis pri komuna ordo kaj administracio de alpopaŝtejoj konataj kiel Comunes de plebis Criviasche.[1]

Komunumoj de la komunumaro Capriasca

La komunumaro Capriasca konsistas (stato en 2013) el 3 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Capriasca estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
CapriascaCapriasca630635.25226
OriglioOriglio13832.15208
Ponte CapriascaPonte Capriasca17416.25212
Totale 3943343,50 --

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8556.php Antonio Gili: Capriasca (regiono) en Historia Leksikono de Svislando (2010-10-14)]

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.