Capo Vaticano | ||
---|---|---|
frakcio • kabo [+] | ||
Lando | Italio | |
Supermara alteco | 100 m s.l.m. [+] | |
- koordinatoj | 38° 37′ 19″ N, 15° 49′ 56″ O (mapo)38.62194444444415.832222222222Koordinatoj: 38° 37′ 19″ N, 15° 49′ 56″ O (mapo) | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Poŝtkodo | 89866 [+] | |
Capo Vaticano | ||
Vikimedia Komunejo: Capo Vaticano [+] | ||
Capo Vaticano (do Kabo Vatikana) estas vasta promontora, ĉemara kaj plata parto de la italia vilaĝeto San Nicolò, en la komunumo Ricadi (VV), situanta inter Pizzo Calabro kaj Nicotera, laŭlonge de la "Costa degli Dei", la marbordo de la dioj, konata parto de la suda Tirena marbordo kaj aparte aprezata de turistoj.
La areo de Capo Vaticano estas plena de turismaj strukturoj ekipitaj per distraj servoj. La terkapo atingas maksimuman altecon de 124 metroj kaj estas el speciala blanka-griza granito, studata pro siaj geologiaj trajtoj. Fama pro siaj panoramaj vidpunktoj, apartaj estas la vidoj de la koloroj de la maro ĉe sunsubiro.
De la kabo estas larĝa vido de la markolo de Messina kaj ĉiuj liparaj aŭ eolaj insuloj (Stromboli, Vulcano, Lipari, Salina, Filicudi, Alicudi kaj Panarea). Kiam videbleco estas bona, eblas vidi la altajn kolonojn, per kiuj Sicilio iam estis provizita per elektro supertere de Kalabrio.
La loko malgraŭ sia nomo fakte ne havas rilaton kun la Vatikano. La nomo rilatas al orakolo kiu estis vizitita fare de maristoj dum la tempo de greka setlado. La origina nomo Capo dei Vaticinii (do Kabo de Profetaĵoj) venas de tiu historia loko. Ĝi tra la multaj jarcentoj de la antikva epoko aliformiĝis al Capo Vaticano (do Kabo Vatikana). Sur la fakta kabo, la lumturo situas en barita areo. Parkejo kaj turisma vojo kaj ankaŭ malgranda restoracio kompletigas la turisman oferton.
Bildaro
- Panorama vojo al Capo Vaticano kun lumturo 2009
- Fjordoj de Capo Vaticano 2009
- Panoramo el Capo Vaticano 2009
- Strando de Loko Grotticelle
Bibliografio
- Agostino Pantano, Gvidilo de Ricadi Capo Vaticano, MGE, 2009
- Marcello Macri, Malkovrante la ĉirkaŭaĵojn de Tropea, MGE, 2009