Capella | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo en Hispanio | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 22480 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 360 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 12′ N, 0° 24′ O (mapo)42.19770690.39545630000001Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 526 m [+] | ||||
Areo | 60,711413 km² ( 607 1.1 413 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Capella (Huesca) [+] | |||||
Capella [kaPElja] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Isábena. Ĝi limas norde, okcidente kaj sude kun Graus, sude kun Benabarre, kaj oriente kun Lascuarre ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la aragona. Aktuale la municipo Capella estas formita per la loĝlokoj Capella mem (277 loĝantoj), Laguarres (en la foto de la tabelo, 63 loĝantoj) kaj Pociello (12 loĝantoj) laŭ datumoj de la INE de 2022.
La klimato estas malvarma, nome montara.
La loĝloko Capella mem kiel sidejo de la municipo (526 msm)[1] estas je 91 km oriente de Huesca. Ĉiuj lokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-1605 nome kun Graus okcidente kaj kun la valo de la rivero Isábena oriente kaj kun Lascuarre kaj Castigaleu pli fore oriente.
Historio
Grava elemento de la pasinteco estas la romanika ponto, kiu fakte aperas en la municipa blazono kaj en la flago. Estis nobelaj familioj registritaj jam el la 14-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, kiel Bafaluy, Baldellou, Blanco, Larruy, Monclús, kaj Naval.
La plej frua mencio de Laguarres estas de 1062.[2]
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
La Puebla de Mon apartiĝis de Capella en 1926 ekapartenanta al Graus. En 1965 aliĝis Laguarres laŭ la Dekreto 4338/64, de 24a de decembro (BOE nº 15, de 18-1-65).
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Capella kie oni malaltiĝis el 622 loĝantoj en 1922 ĝis nunaj 352 loĝantoj (2022).[3]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:
- Preĝejo de Sankta Marteno,[4] kun romanika pordego de la 12-a jarcento, mudeĥara sonorilturo kaj retablo de la 16-a jarcento pentrita de Pedro Nunyes (Pere Nunyes).[5] Preĝejo de Sankta Petro, romanika, de fino de la 12-a aŭ komenco de la 13-a jarcento, kaj preĝejo de Laguarres.
- Ermitejo de Sankta Marteno de la Montaro Capella.[6][5]
- Ermitejo de Sankta Ramono.[5]
- Ermitejo de Sankta Vincento.
- Ermitejo de Sankta Eŭlalia, aktuale ruina.
- Ermitejo de Sankta Juliano, aktuale ruina.
- Romanika ponto de Capella, okarka.[5]
- Ermitejo de Nuestra Señora del Llano. Romanika de la 12-a jarcento. En Laguarres, ĉe tombejo.
- Ermitejo de Sankta Sebastiano. En Laguarres.
- Malmultaj restaĵoj de la kastelo de Laguarres.
- Naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ Ayuntamiento de Capella. «Laguarres». Konsultita la 28an de julio 2014.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
- ↑ Francesc-Xavier Mingorance i Ricart de Cartronero, "San Martín de Tours de Capella", Chen de Capella, 25/6/2022
- 1 2 3 4 ribagorza.com. «Capella». Arkivita el originalo la 13an de aŭgusto 2014. Konsultita la 12an de aŭgusto 2014.
- ↑ Francesc-Xavier Mingorance i Ricart de Cartronero, "San Martín de la Sierra de Capella", Chen de Capella, 12/05/2022
Bibliografio
- Laguarres, Apuntes Históricos, de Ramiro Grau Morancho.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Capella (Huesca) en la hispana Vikipedio.