La kantabro (latine cantabrum) estis nomo, kiun romianoj donis al flago uzita de la kantabroj por faciligi militan taktikon.
Post la Kantabraj militoj kaj malvenko de kantabroj kontraŭ Romio (en la jaro -19), la romia armeo alpropigis al si la kantabron. Romianoj ofte adoptis fremdajn flagojn, kio estis simbolo je venko sur aliaj popoloj. Ene de la Romia armeo, soldatoj je nomo cantabrarius (kantabrario) kunportis la kantabran flagon. La kristanaj verkistoj Marko Minucio Feliĉo kaj Tertuliano de la 3-a jarcento, mencias la kantabran flagon kaj priskribas ĝin kiel "vualo, kiu estas kvazaŭ sankta vesto de krucoj".
|
|
|
Eĉ la Romia imperiestro Teodozio la 2-a, 400 jarojn post la Kantabraj militoj, plu nomis sian flago-portanton cantabrarius (kantabrario).
Ekzistas versio de tiu ĉi flago laŭ moderna interpreto, kiun oni nomas kantabra labaro. Movado en Kantabrio postulas, ke oni faru tiun modernan version oficiala flago de Kantabrio.