Canonical Ltd.
negoco entrepreno vd
Dum 5-a de marto 2004 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondintoj Mark Shuttleworth vd
Ĉefestro(j) Mark Shuttleworth vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Jane Silber
Dungitoj 550
Agokampo Ubuntu programaro
Posedataj kompanioj Laŭnĉpado Ask Ubuntu Ubuntu Forums vd
TTT Oficiala retejo

Canonical Ltd. (kanonikal) estas privata kompanio fondita kaj subtenata de la sudafrikano Mark Shuttleworth por la plibonigo de la libera programaro. Kreita en 2004, Canonical estas registrita en Manksinsulo, sed havas laboristojn en 18 landoj ĉirkaŭ la mondo, krom sia ĉefa laborejo en Londono, kaj ankaŭ helpa oficejo en Montrealo kaj alia oficejo en Lexington, Masaĉuseco. Ĝiaj celoj estas oferi Ubuntu-on kaj garantii, ke ĝi estu libere uzata kaj havebla al ĉiuj. Canonical Ltd. ankaŭ oferas teknikan helpadon por la uzantoj de tiu distribuaĵo de GNU/Linux. Laŭ tiu logiko, Canonical aliĝas al Linux Foundation je aŭgusto 2008.

Projektoj subtenataj de Canonical Ltd.

Ubuntu estas la plej konata kreaĵo de la kompanio.

Canonical subtenas kaj kreis plurajn projektojn. Precipe tiujn, kiuj estas liberaj/malfermkodaj.

Programaroj de kodo malfermita

  • La familio Ubuntu de linuksaj distribuaĵoj.
    • Ubuntu, distribuaĵo uzanta GNOME-on kaj bazita sur Debian.
    • Kubuntu, bazita sur Ubuntu, sed uzas KDE-on anstataŭ GNOME-on.
    • Xubuntu, la samo de Ubuntu, sed uzas Xfce-on.
    • Edubuntu; estas Ubuntu plibonigita por instrumetodoj.
    • Gobuntu, modifigita versio, kiu enhavas nur liberajn softvarojn.
    • Ubuntu JeOS, varianto de Ubuntu por virtualaj aplikaĵoj.
  • Bazaar, necentrigita kontroliga revizia sistemo.
  • OpenCD (ne plu ekzistanta), kolekto de altkvalitaj liberaj kaj malfermkodaj softvaroj por uzantoj de Vindozo. La programaro konsistas je GIMP, Firefox kaj aliaj.
  • Storm, parto de la Launchpad-a kodbazo.
  • Upstart, anstataŭo por la "init" daemon.

Eventoj apogataj

  • Software Freedom Day (Tago de la libereco de softvaroj): okazas je la tria sabato de ĉiu septembro. Canonical estis la ĉefa subtenanto je 2005 kaj 2006.
  • Go Open Source (Iĝu malfermkoda): Sudafrika kampanjo por sciigi ulojn pri programaroj de malferma kodo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.