Campoo de Enmedio | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39200 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 763 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 59′ N, 4° 9′ U (mapo)42.981666666667-4.1472222222222Koordinatoj: 42° 59′ N, 4° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 855 m [+] | ||
Areo | 91,05 km² (9 105 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Campoo de Enmedio [+] | |||
Campoo de Enmedio estas municipo en Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles. Ĝi limas norde kun Santiurde de Reinosa, oriente kun Campoo de Yuso kaj Las Rozas de Valdearroyo, okcidente kun Hermandad de Campoo de Suso, sude kun Valdeprado del Río kaj Valdeolea kaj, ĝi tute ĉirkaŭas la municipon Reinosa. La municipa teritorio estas trafluata de la riveroj Híjar kaj Ebro.
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.
Heredo
Estas kvar havaĵoj de kultura intereso en tiu municipo, nome la jenaj:
- Colegiata de San Pedro, en Cervatos, monumento.
- Preĝejo de Santa María, en Retortillo, monumento.
- Romia urbo Juliobriga, en Retortillo, arkeologia zono.
- Kastrumo Las Rabas, en Celada Marlantes, arkeologia zono.
Demografio
La totala loĝantaro de la municipo estas ĉirkaŭ 4 000 loĝantoj, kio faras ĝin la municipo de la komarko Campoo-Los Valles plej loĝata, nur malantaŭ Reinosa. Precize la plej parto de la loĝantaro loĝas ĉirkaŭ Reinosa, en lokoj kiel Matamorosa kaj Nestares. La ceteraj loĝlokoj estas multe pli malgrandaj kaj oni povas vidi tendencon laŭ kiu la malplej loĝataj loĝlokoj estas precize tiuj plej malproksimaj de la menciita urba kerno. Ĉiuokaze male al la ceteraj loĝlokoj de la areo, tiu ĉi municipo akiris ĝenerale loĝantaron dum la 20-a jarcento, ĉirkaŭ milon da personoj.
La 3757 loĝantoj (en 2017) de Campoo de Enmedio estas jene distribuataj:
- Aldueso, 16 loĝ.
- Aradillos, 31 loĝ.
- Bolmir, 227 loĝ.
- Cañeda, 106 loĝ.
- Celada Marlantes (en la foto de la tabelo), 32 loĝ.
- Cervatos, 60 loĝ., dise en la kvartaloj San Pedro (59 loĝ.) kaj Sopeña (1 loĝ.).
- Fombellida, 18 loĝ.
- Fontecha, 32 loĝ.
- Fresno del Río, 178 loĝ.
- Horna de Ebro, 47 loĝ. el kiuj 21 estas en la kvartalo Sierra.
- Matamorosa (Capital), 1514 loĝ.
- Morancas, 3 loĝ.
- Nestares, 1062 loĝ.
- Requejo, 319 loĝ.
- Retortillo, 102 loĝ., el kiuj 23 estas en la kvartalo Quintanilla kaj 18 en Villafría.
- Villaescusa, 55 loĝ.
Bildoj
- Horna, ĝia ponto kaj la Akvorezervejo de Ebro.
- Matamorosa (municipa ĉefurbo).
- Ruinoj de Juliobriga en Retortillo kaj Reinosa fone.
- Romanikaj elementoj en San Cipriano de Bolmir.
- Romanika preĝejo de Retortillo.
- Sonorilmuro de la preĝejo de Retortillo.