Kamparo de Kalatrava | ||
---|---|---|
Loko de la komarko en la provinco de Ciudad Real | ||
comarca of Ciudad Real Province [+] | ||
Lando | Hispanio | |
- koordinatoj | 38° 51′ 40″ N, 3° 53′ 2″ U (mapo)38.86123929-3.88382186Koordinatoj: 38° 51′ 40″ N, 3° 53′ 2″ U (mapo) | |
Kamparo de Kalatrava | ||
Vikimedia Komunejo: Campo de Calatrava [+] | ||
La Kamparo de Kalatrava, Kamparo de Kalatravo aŭ Campo de Calatrava en la hispana estas natura kaj historia komarko de Manĉo (Malsupra Manĉo), sudokcidente de Kastilio-Manĉo (Hispanio), ĉirkaŭ la centro de la provinco de Ciudad Real.
Geomorfologie temas pri regiono karakteriza pro montetoj de vulkana deveno, kaj pro ties lagunoj.
La historio de tiu komarko rilatas al tiu de la Ordeno de Kalatrava kiu havis sidejon en Almagro dum ties fortikaĵo estis la Kastelo de Kalatrava la Nueva, kiun la cisteraj monaĥoj konkeris kiel la araba fortikaĵo de Qal´at Rabah (kastelo de la akiraĵoj), el kio la nomo de Kalatrava. Ties deveno situas en unu de la epokoj plej militaj kaj signifaj de la malsupra Mezepoko por la unuigo de Hispanio, ligate al la fondo de la menciata militordeno samnoma, kies celo estis kontrolo kaj protekttado de la avangardo Suda-Sudokcidenta de la Centra Altebenaĵo el atakoj de islamanoj, kiel unua barilo kaj de Kastilio kaj de Toledo, ties tiama ĉefa ĉefurbo, trans la valo de la rivero Taĵo, kun la bordo de la rivero Gvadiano.
Municipoj
Municipo | Populacio | Areo | Denseco |
---|---|---|---|
Ciudad Real | 74.014 | 284,98 | 253,38 |
Puertollano | 51.305 | 226,74 | 226,27 |
Miguelturra | 13.582 | 118,37 | 114,74 |
Bolaños de Calatrava | 12.374 | 87,90 | 140,77 |
Almagro | 8.581 | 249,73 | 34,36 |
Argamasilla de Calatrava | 5.772 | 165,94 | 34,78 |
Moral de Calatrava | 5.538 | 188,20 | 29,43 |
Torralba de Calatrava | 3.069 | 101,58 | 30,21 |
Pozuelo de Calatrava | 2.894 | 99,67 | 29,04 |
Carrión de Calatrava | 2.849 | 95,77 | 29,75 |
Aldea del Rey | 2.047 | 154,31 | 13,27 |
Alcolea de Calatrava | 1.635 | 70,79 | 23,10 |
Poblete | 1.580 | 27,82 | 56,79 |
Corral de Calatrava | 1.241 | 148,77 | 8,34 |
Fernán Caballero | 1.165 | 103,96 | 11,21 |
Granátula de Calatrava | 963 | 152,65 | 6,31 |
Valenzuela de Calatrava | 790 | 44,08 | 17,92 |
Picón | 691 | 59,57 | 11,60 |
Villamayor de Calatrava | 626 | 144,81 | 4,32 |
Ballesteros de Calatrava | 510 | 57,83 | 8,82 |
Los Pozuelos de Calatrava | 471 | 84,00 | 5,61 |
Caracuel de Calatrava | 163 | 9,92 | 16,43 |
Cañada de Calatrava | 117 | 29,90 | 3,91 |
Villar del Pozo | 110 | 13,23 | 8,31 |
Municipoj de la komarko
Historie la Kamparo de Kalatrava okupis la teritoriojn de la Ordeno de Kalatrava en Manĉo, kio estis granda parto de la okcidento de la aktuala provinco de Ciudad Real. Laŭ la historiisto Ricardo Izquierdo Benito et al. (2002): "La kamparo de Kalatrava estis la centra kerno de la hegemonio de tiu Ordeno. Etendixgis el la Montopasejo Muradal, aktuala montopasejo de Despeñaperros en Sierra Morena, al la Montopasejo Orgaz, aŭ de Los Yébenes, en la Montoj de Toledo. Okcidente la teritorioj kalatravaj atingis al Chillón, Valdemanco kaj Navas de Estena. Oriente ili atingis ĝis la teritoriojn de la aliaj Ordenoj kiaj Sankta Johano kaj Santiago, kiel oni interkonsentis jam en la 13a jarcento, kiam la landlimo translokiĝis al andaluziaj terenoj post la batalo de las Navas de Tolosa.".[1]
- La Municiparo de Kamparo de Kalatrava inkludas la municipojn de: Aldea del Rey, Almagro, Ballesteros de Calatrava, Bolaños de Calatrava, Carrión de Calatrava, Granátula de Calatrava, Miguelturra, Pozuelo de Calatrava, Torralba de Calatrava, Valenzuela de Calatrava, Villanueva de San Carlos kaj Villar del Pozo.[2]
- La komarko de Kalatrava, laŭ la Diputación Provincial de Ciudad Real, inkludas la municipojn: de la Municiparo, de kiuj ekskludas tiun de Villanueva de San Carlos, kaj al kiuj aldonas tiujn de: Alcolea de Calatrava, Argamasilla de Calatrava, Caracuel de Calatrava, Cañada de Calatrava, Ciudad Real, Corral de Calatrava, Fernán Caballero, Moral de Calatrava, Picón, Poblete, Los Pozuelos de Calatrava, Puertollano kaj Villamayor de Calatrava.[3][4]
La historia ĉefurbo de la Kamparo de Kalatrava estis Almagro, konkurence kun Ciudad Real, la ununura loko de la komarko kiu ne apartenis al la Ordeno de Kalatrava, sed al la Krono.
Municipoj kiuj apartenis al la Ordeno ĝis ties forigo fare de la Krono en la 16a jarcento:
- Santa Cruz de Mudela, cedita en 1540 al D. Álvaro "El viejo" (La maljuna).
- Valdepeñas el ties fondo, laŭ oni asertas en la arkivoj de la Ordeno el 1243, al 1575 kiam ĝi esyis vendita al D. Álvaro de Bazán, unua Markizo de Santa Cruz. (Utilis kiel limo kun la Ordeno de Santiago)
- Viso del Marqués, iam nomata Viso del Puerto. Cedita al D. Álvaro "El viejo", patro de la Markizo de Santa Cruz.
Flaŭro de la Kamparo de Kalatrava
Ĉe la abundaj sezonaj lagunoj estas interesa flaŭro.
Vegetaĵaro de grundoj parte inonditaj
Estas komunumoj instalataj en la basenoj de la sezonaj lagunoj kun grundoj pli malpli salaj, kiam ili sekiĝas somere. Formas herbejojn kaj junkarojn de diversaj strukturo kaj kompono, depende de la grado de sekiĝo kaj saleco de la medio, Eryngietum corniculatae, Elatine alsinastrum, Chara fragilis, Scirpus maritimus, Scirpus lacustris subsp. lacustris, Scirpus lacustris subsp. tabernaemantani, tifao Typha angustifolia, Puccinellietum fasciculatae, Littorella uniflora, Elatine hexandra, Eleocharis acicularis, Iliecebrum verticillatum, Montia fontana subsp. chondrosperma, Isoetes velatum, Eleocharis palustris, Lythrum borysthenicum, Illecebrum verticillatum, ranunkolo Ranunculus longipes, Isoetes setacea, junko Juncus emmanuelis, Crypsis aculeata, Cressa cretica, Lythrum tribracteatum, Lythrum flexuasum, Myriophyllum spicatum, fragmito Phragmites australis, ktp.
Akvovegetaĵaro
La akvovegetaĵaro estas bone reprezentata de du interrilataj komunumoj, sed kiu okupas ekologiajn niĉojn iom diferencajn. En la pli profunda akvo troviĝas la Myriophylla - Potametum trichaidis, Myriaphyllum spicatum, Callitriche stagnalis, Potamageton pectinatus, ranunkoloj Ranunculus peltatus subsp. peltatus kaj Ranunculus trichophyllus, Zannichellia palustris, kaj en malgrandaj profundecoj Myriophylla - Callitrichetum brutiae. Callitriche brutia, hegemonia specio de la komunumo, anstataŭata en kelkaj lagunoj de Callitriche truncata, de simila biotipo kaj kun similaj ekologiaj preferoj. Chara galiaides, Chara canescens, Chara aspera, Chara hispida, Tolypella giamerata, Nitella tenuissima, Ruppia drepanensis, Ruppia mantua.
Referencoj
- ↑ Izquierdo Benito, Ricardo et al. (2002): Castilla-La Mancha medieval. Biblioteca Añil. Ciudad Real. Págs. 99-100.
- ↑ Mancomunidad de Municipios del Campo de Calatrava, 2009. Arkivita el la originalo je 2011-07-02. Alirita 2011-04-29.
- ↑ http://www.dipucr.com/cgi-bin/mainbin/index.pl?action=redirect&cat=43&id=2636%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-28. Alirita 2011-04-29.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bibliografio
- Análisis de la flora vascular de los volcanes del Campo de Calatrava (Ciudad Real, España), Autores: César Santamaría, Carlos J. Martín Blanco, Raúl García-Camacho, María Andrea Carrasco de Salazar, Localización: Anales del Jardín Botánico de Madrid, ISSN 0211-1322, Vol. 61, Nº 2, 2004, pags. 209-220
- COMELLES, M. 1981. Contribució al coneixment de les Caroficies d’Espanya. (‘o/lcd. Bo/. 12 (6): 97-103.
- CORILLON. R. 1957. Les Charophycées de France et d’Furope Occidentale. Bali. Soc. 86. Bretagne 32 (2): 259-449.
- HERNÁNDEZ-PACHECO, F. 1932a. La región volcánica de Ciudad Real. Bol. Real Soc. Geogral 72 (4): 195-213.
- HERNÁNDEZ-PACHECO. r. 1 932b. Estudio de la región volcánica central de España. Mcm. Acad. Cienc. Exac. Fis. Na/. 3, Madrid.
- MADOZ, p. 1846. Diccionario geografico, estadístico e histórico 1. Madrid.
- PARDO. L. 1948. Catálogo de los lagos de España. Biología de las aguas continentales. Bol? Insí. Foresí. Inves/. Exper. Madrid, 41: 1-522.